05_libera-kulturo.md 110 KB

La vendantoj de programoj volas disigi la uzantojn kaj domini ilin, por ke ĉiu uzanto akceptu ne kunhavi kun aliaj. Mi rifuzas rompi la solidarecon kun aliaj uzantoj tiel. Mi ne povas kun bona konscienco subskribi interkonsenton pri konfidenceco aŭ programan interkonsenton pri uzado. Dum jaroj mi laboris en la Laboratorio de Artefarita Intelekto [de la MIT] por rezisti tiujn tendencojn kaj aliajn malĝentilaĵojn, sed fine ili iris tro malfermen: mi ne povis resti en institucio, kie tiaj aferoj estas faritaj kontraŭ mia volo. Por ke mi plu povu uzi komputilojn sen malhonoro, mi decidis grupigi sufiĉe da liberaj programoj, por ke mi povu vivi sen iu ajn mallibera programo.
Richard Stallman, La manifesto de GNU, 1985

Unuflanke ĉi tiuj pintoteknologiaj metiistoj ne nur kutimas esti bone pagitaj, sed ankaŭ havas konsiderindan aŭtonomecon pri sia ritmo de laboro kaj laborejo. Tial la kultura divido inter la hipio kaj la homo de organizo iĝis nun tre malklara. Tamen, aliflanke, tiuj laborantoj estas ligitaj per kondiĉoj de siaj kontraktoj kaj havas neniun garantion de daŭra laboro. Malhavante la liberan tempon de la hipioj, la laboro iĝis la ĉefa vojo al memkontentiĝo por granda parto de virtuala klaso.
Richard Barbrook; Andy Cameron, The Californian Ideology, 1995

Registaroj de la industria mondo, pezecaj gigantoj de karno kaj ŝtalo, mi venas de la retlando, la nova hejmo de Menso. En la nomo de la estonteco, mi petas al vi el la pasinteco, lasu nin trankvilaj. Vi ne estas bonvenaj ĉe ni. Vi ne havas suverenecon, kie ni kunvenas. Ni formas nian propran socian kontrakton. Tiu rego leviĝos laŭ kondiĉoj de nia mondo, ne de via. Nia mondo estas malsama. Viaj juraj konceptoj de posedaĵo, esprimo, identeco, movado, kaj kunteksto ne aplikeblas al ni. Ĉiuj ĉi baziĝas sur materio, kaj ĉi tie ne ekzistas materio.
John Perry Barlow, Deklaracio de sendependeco de la retlando, 1996

Facilas, kiam vi preterpasas la perantojn.
Creative Commons, Get Creative!, 2000

Kiam vi elŝutas MP3-dosierojn, vi ankaŭ elŝutas komunismon.
Record Industry Association of America, Kontraŭpirateca kampanjo, 2000-aj jaroj

La malfermitkodo kaj la rajtocedo etendiĝas nun multe pli foren de la programado de programoj: la «malfermitaj permesiloj» estas ĉie kaj tendence povas iĝi la paradigmo de nova modalo de produktado, kiu fine liberigu la socian kunlaboron (jam ekzistantan kaj videble praktikitan) de la parazita kontrolo, la eksproprietigo kaj la «rento» por la grandaj industriaj kaj firmaaj riĉuloj.
Wu Ming, Copyright e maremoto, 2002

La ideo estas, ke la aŭtorrajto signifas «all rights reserved» [ĉiuj rajtoj rezervitaj] kaj Creative Commons signifas «some rights reserved» [kelkaj rajtoj rezervitaj]. Kaj vi diras, kiuj estas tiuj. Estas kelkaj procedoj, kelkaj specoj de malfermitaj permesiloj. Temas pri kreado de maniero kunvivi en la informa medio, kiu estu tolerema, kaj kiu evitu tion, kio okazas, kio estas la kontrolo de la informo fare de la grandaj firmaoj. Nun ĉi ĉio ankoraŭ estas, iel, paliativo. Creative Commons povas esti vidita, kiel ĝi estas efektive de la plej, ni diru, radikalaj, kiel kapitalisma strategio. La vera anarkiisto ne volas scii pri Creative Commons nek pri rajtocedo, li estas tute radikala. Unue mi estas kun ili, mi pensas, ke la privata proprieto, kaj intelekta kaj neintelekta, estas monstraĵo sed mi ankaŭ scias, ke oni ne antaŭeniras frapante muron, kovrante la sunon per kribrilo. Mi pensas, ke vi devas cedi, devas fari ian intertraktadon.
Eduardo Viveiros de Castro, Economia da cultura digital, en Savazoni; Cohn, Cultura digital.br, 2009

I.

«La presilo estas denove blokita!»


Richard M. Stallman, programisto de programoj en la laboratorio de Artefarita Intelekto de la Massachusetts Institute of Technology (MIT), en la Orienta Marbordo de Usono diras, ke li eltrovis la problemon unu horon post sendi el sia komputilo kvindek-paĝan dosieron por printado kaj rimarki, ke la maŝino metis inkon sur kvar paĝojn de alia laboro, kiu ne estis lia. Ne estas vere novaĵo, ĉar li travivis alian similan situacion, en kiu la ĵus diplomiĝinta fizikisto de Harvard uzis sian kapablon de programado de programoj por eviti ĝin, kreante kodan ŝanĝeton en la kodo de la presila programo, kiu ebligis sciigi, distance, kiam ĝi estis blokita, per la frazo «The printer is jammed, please fix it»[^135]. Sed ĉi-foje la presilo estis nova, unu el la eldonoj de Xerox (modelo 9700), kiu presis po tricent punktojn por colo en unuopaj paperaj paĝoj per rapideco de ĝis po du paĝoj en sekundo, sur unu aŭ du flankoj, laŭ pejzaĝa aŭ portreta aranĝo. Estis donita al laboratorio kiel testa maniero, kutimo de la firmao kaj de aliaj bazitaj sur teknologiaj aparatoj al lokoj, kie tiu komunumo de programistoj kuniĝis — se ili povus kodumi, ili multfoje estis alvokitaj por labori en tiuj firmaoj. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, la MIT estis unu el la unuaj lokoj, kie tiu komunumo de programistoj de programoj kaj aparataroj, defendinta la ideon, ke «ĉiu informo devas esti libera», kiu kondukas nin al Thomas Jefferson, al markizo de Condorcet kaj al la naskiĝo de la liberalismo, renkontiĝis por inventi kaj kunhavigi kodojn por la pli kaj pli potencaj kaj malgrandaj komputiloj, kiuj loĝis en la esplorejoj. Inter pico antaŭfrumatene kaj komputpasiula kaj diletanta intereso, kiu eniris en ĉiun ajn temon ŝajne banalan, kiel la formon de karoto, aŭ iom kompleksan, kiel la manierojn fari telefonajn ŝercojn, ili penis krei kreivajn solvojn por malfacilaj problemoj. Resume: ili hack-umis [lerte trovis kaj aplikis solvojn].

[^135]: Libere tradukita «La presilo estas blokita, bonvolu ripari ĝin». Ĉi tiu historio estas ĉi tie rakontita el la 1-a ĉapitro, «For Want of a Printer», de Free as in Freedom: Richard Stallman and the Free Software Revolution, biografio de Richard Stallman skribita de Sam Williams.

Kiam Stallman vidis la problemon kun la nova presilo de Xerox, li pripensis apliki la malnovan korekton kaj kodumi ĝin denove. Tamen, serĉante la maŝinan programaron ili eltrovis, ke la firmao ne sendis, kiel kutimis ĝis tiam, proĝentilecan programon, por ke la programistoj povu legi la kodon, sed nur preskaŭ senfinan dosieron de nuloj kaj unuj nomitan duuma. Li povus ŝanĝi la nulojn kaj unujn en malaltnivelajn ordonojn por maŝinoj per programoj nomitaj retrotradukiloj kaj tiam provi plenumi ĝin en la organoj de la presilo, sed ĝi estus malrapida kaj malfacila tasko, kiu povus kaŭzi jarojn da kongestitaj kaj ĝenaj presadoj.

Tio, kion Stallman faris tiam, estis iri al la programo. Li eltrovis, ke alia programisto, en la universitato Carnegie Mellon, ankaŭ en la Orienta Marbordo de Usono, havis la programon. Vizitinte lin kun la insigno de «esploristo de la MIT», li parolis amikece kun aliaj inĝenieroj partoprenintaj en la produktado de Xerox kaj petis la aliron al la kodo de la presila programaro. Li estis tiam informita, ke la kodo estis novaĵo konsiderita kiel avangarda, kaj tial ĝi devis resti sekreta kaj ne esti kunhavita. Stallman eliris el la universitato parolinte nenion, kun rabio kaj sen kopio, kun forta sento, ke tio, kio antaŭe estis libera kaj kunhavebla fariĝis fine de la 1970-a jardeko konfidenca. Ne pro iu jura registara cenzuro, sed pro merkataj interesoj; ĝis tiam ne estis interkonsento pri konfidenceco (angle nondisclosure agreement, NDA) en la programa industrio, kio farus, ke ĉiu programo estu libera, kun sia fontkodo disponebla por ĉiu, kiu volu ĝin legi kaj modifi.

Programo de komputilo — aŭ de presilo — funkcias kiel aro de komandoj, por ke la maŝino plenumu funkciojn. Ĝi estis skribita per lingvo, kiun tiuj inventaĵoj sciis legi kaj trakti; ju pli en la organoj, des pli malaltnivela estas la lingvo; ju pli proksima al la interfaco kun la homo, des pli altnivela. Finita aro de proceduroj plenumota per maŝino nomiĝas algoritmo, araba vorto (لخوارزمية) latinigita en la kunteksto de la matematiko en la 8-a jarcento, sed kies unua uzado destinita al komputilo estis farita de la grafino Ada Lovelace[^136] por la analitika maŝino de Charles Babbage — ega aparato esence por solvi logaritmojn kaj trigonometriajn funkciojn — en la fino de la 19-a jarcento. Kiel ĉio bazita sur komandoj, tiuj estantaj en algoritmo funkcias per la trafiko de informoj, tiuokaze inter maŝino kaj homoj peritaj de la lingvo; ne havi aliron al la kodo, kiu regas la trafikon de informoj inter ĉi tiuj flankoj signifas ne scii tion, kio estas interŝanĝita, tial ankaŭ ne scii kiel proceduro plenumiĝas, ne ebli modifi ĝin, nek por ripari eraron nek por proponi plibonigon, kaj fine ne povi doni ĝin al aliaj — kiuj, ne havante la ŝlosilon por malfermi la nigran skatolon de la algoritmo, malmulton povas fari per ĝi.

[^136]: La angla Augusta Ada King, grafino de Lovelace (1815-1852), idino de la poeto konita kiel Lord Byron (kun kiu ŝi kunvivis malmulte ĝis sia ok-jareco, kiam Byron mortis), estis la unua konstatinta, ke analitika maŝino de Babbage havis aplikojn krom kalkulaj, kaj tiam publikigis la unuan algoritmon, en 1843, destinitan al plenumado per tiu maŝino. Rezulte ŝi estas konsiderata kiel unu el la unuaj programistinoj. Ŝi estas ankaŭ unu el la raraj virinoj en la historio de la teknologioj, kies historio estis rakontita, inter multaj aliaj, kiuj, ludinte gravajn rolojn, estis forigitaj el la rakontoj, kiuj hodiaŭ estas la plej elektitaj en la dokumentado de la teknologia historio. Pri Ada Lovelace, vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Ada_Lovelace.

Same kiel kultura havaĵo, programo havas en sia genezo la kunhavigon de informo kaj la rekombinadon de ideoj. Kiam Stallman, fine de la 1970-a jardeko, rimarkis, ke la programaj informoj fariĝis malfermitaj pro konfidencecaj kialoj, kaj nur alireblaj kontraŭ pago, okazis movado en kelkaj aspektoj simila al tiu, kiu okazis dum la fortiĝo de la kopirajto kaj la aŭtorrajto en la Eŭropo de la 18-a jarcento: la privata malfermiĝo de tio, kio antaŭe estis komuna kaj libere alirebla. Kiam ili fariĝas pli altvalora en kapitalisma merkato, la programo komencis havi proprietulon; ĝia kodo, nur malfermita, estas la kerno de la valoro de produkto, la sekreto plej bone konservita, kiu determinas ĝian ekskluzivecon.

Malsame tamen ol kultura havaĵo, programo estas komandaro por maŝino. Kiel povas ni komuniki kun maŝino, se ni ne konas ĝian kodon kaj ĝian lingvon? Ni ne povas. Aŭ pli bone dirite, kiu havos la ekskluzivecon komuniki estos kiu havas la proprieton de la fontkodo. Problemo de komunikado estas solvita per garantio de privilegio de la eldonanto: nur kiu produktis, uzinte la komunajn informojn, havas tiun rajton. Post la okazo de Xerox 9700, Stallman estis incitita demandi: sed ĉu la rajto de aliro, uzo kaj reuzo de la necesaj informoj, por ke iu teknika aparato funkciu, ne estas ankaŭ gravaj? Por li, rifuzi havigi la fontkodon de programoj ne estas nur rompo de regulo estigita post la fino de la Dua Mondmilito, kiam, post Alan Turing kaj aliaj, la programoj komencis esti gravaj, sed malobservo de la Ora Regulo, la morala regulo, kiu diris: «agu kun la aliaj kiel vi ŝatus, ke oni agu kun vi»[^137].

[^137]: Williams, Free as in Freedom, p. 11.

Pro sia persona malkontento kaj deziro klopodi konservi la informojn malfermitaj kaj liberaj, Stallman kreis, fine de la 1970-a jardeko, la ideon de libera programo kiel komputilprogramo, kiu donus al sia uzanto liberecon, kiel dum la unuaj jaroj de la komputilprogramoj, (0) uzi la programon, por iu ajn celo; (1) studi kiel la programo funkcias kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj; (2) disdoni kopiojn de la programo; (3) modifi (plibonigi) la programon kaj disdoni tiujn modifojn[^138]. Silente, sed necesege, la libera programaro disvastiĝis per la Interreto kaj per la populariĝo de la komputiloj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kaj estis kondukita al aliaj kampoj, kiel la kulturo, en kiu ĝi trovis fekundan grundon por vastiĝi. Post la libera programaro estiĝis la aŭtorrajto, en la 1980-aj jaroj, kiu poste faris, ke la libera kulturo disvastiĝu en la unuaj jaroj de la komerca Interreto kiel ideo, movado de homoj kaj praktiko ligita al la kunhavado de ĉia dosiero en la Interreto (aŭ elŝutado), libera rekombinado de ideoj por la kreado de kulturaj havaĵoj kaj defio al la ŝanĝoj en la aŭtorrajta leĝaro post la ŝanĝoj kaŭzitaj per la Interreto.

[^138]: En ĝia unua difino, angle, en la retejo de la Free Software Foundation, disponebla en https://www.gnu.org/philosophy/free-sw.html.

La elsendoflua kresko kaj la populariĝo de la sociaj retejoj en la Interreto, tiam fine de la 2000-aj jaroj, igas la signifajn diferencojn, kiuj karakterizas programon kaj kulturan havaĵon, kiel libron aŭ muzikon, pli videblaj ol en la unuaj jaroj de la Interreto. Antaŭ la teknologio kaj la libera kunhavado estas energio — viva energio[^139] de senmateria laboro, kiun en multaj okazoj la libera kulturo de la Interreto ne atentis. «La misuzo antaŭas la uzon», diras la franca Michel Serres[^140], bona frazo por klarigi la senton de postebrio, kiun la post-2016-a Interreto donis al ni ĉiuj, kiuj ebriiĝis per la «liberigado de la sendejo de informo» de la unuaj jaroj de la reto kaj kiuj ne sukcesis atenti ekonomiajn kaj politikajn alternativojn de konstruado de reto, kiu, en la fino de la 2010-a jardeko, helpis disvastigi faŝisman venĝon, konsistantan el politikaj iniciatoj de koloniigo de la reto kaj disvastigo de malamo, ekzistantan en multaj lokoj de la planedo.

[^139]: Pasquinelli, A ideologia da cultura livre e a gramática da sabotagem, en Belisário; Tarim (originaj). Copyflight, p. 52. [^140]: Ibidem.

II.

La 27-an de Septembro de 1983 Stallman sendis retmesaĝon per la tiama Arpanet, reto antaŭinta la Interreton, kiu ligis ĉefe esplorejojn en usonaj universitatoj:

Post la proksima Dankotago mi komencos skribi kompletan programaran sistemon kongruan kun Unikso nomitan GNU (kiu signifas «Gnu ne estas Unikso»), kaj mi distribuos ĝin libere, por ke ĉiuj povu uzi ĝin. [...] Mi konsideras, ke la ora regulo postulas, ke se mi ŝatas programon, mi devas kunhavi ĝin kun aliaj homoj, kiuj ĝin ŝatas. Mi ne povas kun bona konscienco subskribi interkonsenton pri konfidenceco aŭ programan interkonsenton pri uzado. Por ke mi povu plu uzi komputilojn sen malobservi miajn principojn, mi decidis kunmeti sufiĉe da liberaj programoj, por ke mi povu interagi sen iu programo, kiu ne estas libera.[^141]

[^141]: Fragmento de Initial Announcement. La historio la Projekto de GNU malsamas de ĉi tiu komenca plano — la komenco ekzemple estis prokrastita ĝis Januaro de 1984. Multaj el la filozofiaj konceptoj de libera programaro ne estis detalitaj ĝis iom da jaroj poste, kiel deklaras la teksto, kiun kuntekstigas la manifesto, disponebla, kiel ankaŭ la manifesto, en https://www.gnu.org/gnu/initial-announcement.html.

La retmesaĝo finiĝis per la subskribo, kiun Stallman kutimis uzi en Arpanet (RMS), kaj la leterkesto por komunikado, en Cambridge. Ĝi estis la unua paŝo de la Projekto de GNU, iniciato kiu komencis la ideon de programaro, kiu kontraŭe de la pli kaj pli malfermitaj programoj eldonitaj en la komenco de la 1980-aj jaroj estus libera por malsamaj manieroj de uzo kaj modifo, kun sia kodo disponebla, por ke ĉiu aliru. Ĝi estis projekto, en kiu la programisto laboris antaŭ iuj jaroj, inspirita de la kodumula etiko, kiu influis la MIT, bazita sur la totale libera aliro kaj kunhavado de informo kaj sur la kunlaboro anstataŭ konkuro; kaj kiu havis kiel principojn: 1) la aliro al komputiloj — kaj ĉia alia ilo, kiu kapablu lernigi ion pri kiel la mondo funkcias — devas esti mallimigita kaj totala; 2) ĉiu informo devas esti libera; 3) ne kredu en la aŭtoritato kaj antaŭenigu la malcentralizon; 4) kodumuloj devas esti taksitaj laŭ sia kodumado, kaj ne laŭ kriterioj bazitaj sur antaŭjuĝoj kiel akademiaj titoloj, raso, koloro, religio, pozicio kaj aĝo; 5) vi povas krei arton kaj belecon en la komputilo; 6) la komputiloj povas ŝanĝi vian vivon pozitive[^142].

[^142]: Fonto: https://pt.wikipedia.org/wiki/%C3%89tica_hacker. Estas multaj difinoj de kodumulo; unu el la plej ĝustaj venas el Gabriella Coleman en Coding Freedom: The Ethics and Aesthetics of Hacking, libro produktita el etnografio en kodumulaj komunumoj, kiu tiel montras ilin: «Obseditoj per la komputilo movitaj de esplorema pasio por teknike manlabori kaj lerni teknikajn sistemojn, kaj kutime sin dediĉantaj al etika versio de libereco de informo» (libera traduko bazita sur la originalo «computer aficionados driven by an inquisitive passion for tinkering and learning technical systems, and frequently committed to an ethical version of information freedom»). Por alproksimiĝo al la kodumula etiko kompare al la protestanta etiko vidu Himanen, La ética del hacker y el espíritu de la era de la información.

Estante kiel agmaniero en la komunumo de kodumuloj de la 60-aj kaj 70-aj jaroj, en kiuj Stallman edukiĝis, tiu kodumula etiko komencis, laŭ li, ŝanĝiĝi, kiam multaj membroj foriris al privataj teknologiaj firmaoj, kiuj amase komencis naskiĝi en la fino de la 1970-a jardeko kaj la komenco de 1980 por komercigi personajn komputilojn, programojn kaj aparatarojn diversajn.

La amasfuĝo de la kodumula komunumo en la laboratorio, kie Stallman laboris[^143], bone reprezentis tiun movadon: en la komenco de 1980 granda parto de la membroj de la AI Lab (Laboratorio de Artefarita Intelekto) estis dungitaj de la firmao Symbolics, kreita de Russ Noftsker, membro de la laboratorio, kiu gvidis la grupon, kiu komencis forlasi kelkajn kodumulajn principojn, kiel lasi malfermita kaj kunhavi la fontkodon, por komerci siajn produktojn. La disputo de Noftsker estis speciale kontraŭ la grupo gvidita de Richard Greenblatt, ankaŭ de la MIT, kiu kreis en 1979 la projekton LISP Machine, firmaon kiu produktis komputilojn bazitajn sur la lingvo de artefarita intelekto LISP kaj klopodis resti fidela al la kodumula spirito, sen forlasi la malfermitan kodon. Greenblatt kredis, ke la enspezoj, kiuj venis de la konstruo kaj vendo de kelkaj maŝinoj, povus esti reinvestitaj por la financado de la firmao, dum Noftsker vetis por vojo, tradicia en la kapitalismo kaj kiu iĝis regulo en la mondo de la teknologiaj ekfirmaoj post tiam, serĉi investantojn kaj subtenon en investfondusoj. La opcio de Noftsker varbis pli da homoj, rezultigante la kreadon de Symbolics kaj la eliron de multaj membroj de la AI Lab, historio kiun Steven Levy rakontas en sia libro Hackers: Heroes of the Computer Revolution, en kiu li nomis Stallman, kiu en la disputo restis en la flanko de Greenblatt, «La lasta de la veraj kodumuloj», ankaŭ titolo de la ĉapitro, kiu detalas la okazon.

[^143]: Stallman donas pli da detajloj pri tiuj ŝanĝoj en «The Project GNU», unu el la tekstoj, kiuj estas en la kolekto eldonita kiel Free Software, Free Society en 2002, de la GNU Press. La ĉi tie citita estas la hispanlingva versio eldonita de la hispana eldonejo Traficantes de Sueños en 2004.

La propono de Stallman por la Projekto GNU estis doni al uzantoj la liberecon, kiun Unikso, firmaa operaciumo kaj la plej uzita en tiu epoko, kreita en 1969, ne donis. Por tio li profitis la eblojn, kiujn Unikso ankoraŭ permesis en tiu epoko, kiel la aliron al sia fontkodo, kaj komencis krei sian propran operaciumon, kiu devus esti kongrua kun la plej uzita (Unikso) en tiu epoko, sed, malsame ol ĝi, ĝi devus esti «100% libera programaro». Ne 95, ne 99,5%, sed 100% —«por ke la uzantoj estu liberaj redistribui la tutan sistemon kaj liberaj ŝanĝi kaj kontribui per ĉia parto»[^144]. En tiu momento Stallman jam kreis unu el siaj laboroj plej konataj, redaktilan programon nomitan Emacs (mallongigo de «redaktado de makrooj»), kiu prezentis ekzemplon de tio, kion li faris poste per la Projekto GNU kaj kio «estis libere kunhavita kun ĉiuj, kiuj akceptis la solan postulitan kondiĉon: ĉiuj modifoj kaj plibonigoj faritaj de la uzantoj al la programo devus esti ankaŭ kunhavitaj»[^145].

[^144]: Stallman, en teksto festa de la dek kvin jaroj de GNU. Disponebla en https://www.gnu.org/philosophy/15-years-of-free-software.html. [^145]: En Torres, A tecnoutopia do software livre: uma história do projeto técnico e político do GNU, p. 128.

En la komenco de 1984, monatojn post anonci la kreon de la Projekto GNU, tiam sen la fekunda kaj kunlabora medio, en kiu li vivis dum multaj jaroj, Stallman eliris el la MIT kaj komencis tute dediĉi sin al disvolvo de sia operaciumo. Por li, eliri el la instituto estis bezonita, se li volus, ke neniu interrompu la distribuon de GNU kiel liberan programaron: «La MIT povus esti alpropriginta al si mian laboron kaj trudi siajn proprajn kondiĉojn de distribuo, aŭ eĉ aliformigi la laboron en proprietan programaron»[^146]. La saman jaron li komencis la disvolvon de la nova operaciumo, kiun sekvis kelkaj aliaj en la sekvaj jaroj, kiel programtradukiloj de kodo de diversaj programlingvoj (GCC), erarserĉiloj (GNU Debugger), inter aliaj.

[^146]: Stallman, Software libre para una sociedad libre, pp. 250-251.

En Oktobro de 1985 Stallman fondis la Free Software Foundation (FSF), ne-profitcelan organizaĵon, kiu ĝis hodiaŭ estas responsa pri la projekto GNU. En tiu sama jaro li publikigis la GNU-Manifeston, en kiu li prezentas la ideojn rilatajn al sia projekto kaj vokas al programistoj, por ke ili helpu lin en la disvolvo de la sistemo. Kun frazoj de la unua anonco de antaŭ du jaroj kaj kun daŭraj modifoj ĝis 1987, ĝi estas ĝis hodiaŭ centra dokumento en la filozofio de la libera programaro. Iuj fragmentoj:

La vendantoj de programoj volas disigi la uzantojn kaj domini ilin, por ke ĉiu uzanto akceptu ne kunhavi kun aliaj. Mi rifuzas rompi la solidarecon kun aliaj uzantoj tiel. Mi ne povas kun bona konscienco subskribi interkonsenton pri konfidenceco aŭ programan interkonsenton pri uzado. Dum jaroj mi laboris en la Laboratorio de Artefarita Intelekto [de la MIT] por rezisti tiujn tendencojn kaj aliajn malĝentilaĵojn, sed fine ili iris tro malfermen: mi ne povis resti en institucio, kie tiaj aferoj estas faritaj kontraŭ mia volo. Por ke mi plu povu uzi komputilojn sen malhonoro, mi decidis grupigi sufiĉe da liberaj programoj, por ke mi povu vivi sen iu ajn mallibera programo. [...]

Multaj programistoj estas malkontentaj pri la komercigo de la sistema programaro. Ĝi povas ebligi al ili gajni pli da mono, sed ĝi necesigas, ke ili ĝenerale sentu sin en konflikto kun aliaj programistoj anstataŭ en kamaradeco. La fundamenta ago de amikeco inter programistoj estas la kunhavigado de programoj; merkatikaj kontraktoj nun kutime uzataj esence malpermesas al programistoj trakti la aliajn kiel amikojn. La aĉetanto de programoj devas elekti inter amikeco kaj obei la leĝon. Nature multaj decidas, ke la amikeco estas pli grava. Sed tiuj, kiuj kredas en la leĝo ofte ne sentas sin komfortaj kun ambaŭ elektoj. Ili iĝas cinikaj kaj pensas, ke la programado estas nur maniero gajni monon. [...]

Kiam GNU estos skribita, ĉiu povos ricevi bonan sisteman programaron senpage, same kiel aeron.

Tio signifas multe pli ol nur ŝparigi al ĉiuj la prezon de Uniksa permesilo. Ĝi signifas, ke multo da malnecesa duobligo de sistema programada peno estos evitita. Ĉi tiu peno povas iri anstataŭe al antaŭenigado de la stato de la arto.

La fontkodo de la tuta sistemo estos disponebla por ĉiuj. Kiel rezulto, uzanto, kiu bezonos ŝanĝojn en la sistemo ĉiam estos libera fari tion mem, aŭ dungi iun ajn disponeblan programiston aŭ firmaon por fari ilin. La uzantoj ne plu estos sub la jugo de unu programisto aŭ firmao, kiu posedas la fontojn kaj havas la solan pozicion fari ŝanĝojn.[^147]

[^147]: Stallman, The GNU Manifiesto. Disponebla en https://www.gnu.org/gnu/manifesto.html.

La procezo de disvolvado de GNU post 1985 donis al Stallman kelkajn lernaĵojn. La unua el tiuj estas la fakto, ke ne sufiĉis krei projekton, kiu havu kiel celon la liberecon kaj la liberan uzon kaj hunhavadon, se ne estus iu maniero protekti kaj garantii tiun liberecon ankaŭ leĝe. Do en 1989 estis publikigita la General Public License (GPL), permesilo ĝenerala, kiu kovris ĉiujn kodojn de la projekto de GNU kaj kiu klopodis estigi liberecojn de uzo, kiujn la aŭtorrajto moda en Usono ne permesis. Stallman bezonis «garantii al la uzantoj de GNU la bazajn rajtojn de aliro, kopio, modifo kaj redistribuo de la programoj, kaj por tio necesis limigi la limigojn de tiuj rajtoj. Li tiam estigis, helpe de la aŭtorrajto, sistemon, kiu permesis al ĉiuj la rajton aliri al liaj programoj kaj al neniu la rajton limigi tiun aliron»[^148]. Li registris la aŭtorrajton de la programo por tiam liberigi ĝin, kreante specon de kontaĝa procezo, en kiu ĉiuj uzoj eblas, se estas donitaj al aliaj. Li tial garantiis, ke neniu alproprigis al si la programaron.

[^148]: Torres, op. cit., p. 133.

En la origina teksto de la GPL troviĝas la liberecoj, kiuj karakterizas, post tiam, kio estas libera programo, kaj ankaŭ la motivon por uzi la sistemon de aŭtorrajto por protekti tiun de ĉi tiu mem:

Por protekti viajn rajtojn ni bezonas eviti, ke aliaj rifuzu al vi ĉi tiujn aŭ petu al vi forlasi la rajtojn. Do vi havas kelkajn respondecojn, se vi distribuas kopiojn de la programo aŭ se vi modifas ĝin: respondecojn respekti la liberecon de aliaj.

Ekzemple, se vi distribuas kopiojn de tia programo, aŭ senkoste aŭ kontraŭ pago, vi devas doni al la ricevantoj la samajn liberecojn, kiujn vi ricevis. Vi devas certigi, ke ankaŭ ili ricevas aŭ povas akiri la fontkodon. Kaj vi devas montri al ili ĉi tiujn kondiĉojn, por ke ili sciu siajn rajtojn.[^149]

[^149]: GNU General Public License, disponebla en https://www.gnu.org/licenses/gpl-3.0.html.

La hack [ruzo] en la jura sistemo por garantii la liberecojn de la libera programaro, kiu naskis la GPL-on, akiris la nomon de copyleft [rajtocedo]. Ĝi estis vortludo per la vorto copyright [aŭtorrajto] proponita, kiel Stallman rakontas[^150], de lia amiko Don Hopkins en letero sendita al li en 1984 (aŭ 1985), en kiu Hopkins skribis la jenan frazon en la mesaĝa fino: «Copyleft – all rights reversed» (aŭtorrajto – ĉiuj rajtoj inversigitaj), en klara rilato al la sciigoj de aŭtorrajtoj, kiuj enhavis la frazon «All rights reserved» (Ĉiuj rajtoj rezervitaj). Dum la jaroj, diversaj ebloj de interpreto de la vortludo krom ĉi tiu estis kreitaj, inter aliaj, ke la rajtocedo estas «kopio de maldekstro» paralele de la aŭtorrajto, «kopio de dekstro».

[^150]: Stallman, Free Software, Free Society; Gay, op. cit.; Stallman, Software libre para una sociedad libre, p. 293.

Per la vortludo aŭ laŭvorte la rajtocedo estis la koncepto, esprimita en la GPL-permesilo kaj aliaj ligitaj al la GNU-Projekto, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ, postuli la juran posedon por, praktike, rezigni ĝin permesante, ke ĉiuj faru la uzon, kiujn ili deziras, el la verko, dum ili donas siajn proprajn liberecojn al aliaj. La formala bezono de posedo signifas, ke neniu alia homo povos meti aŭtorrajton sur rajtocedan verkon kaj klopodi limigi ĝian uzon. Stallman jam diris, ke lia komenca celo estis idealisma: disvastigi la liberecon kaj la kunlaboradon, propagandante la liberan programaron, kaj anstataŭigi la proprietan programaron, kiu malpermesas la kunlaboron. Lia klopodo estis provi akordigi la konservadon de la uza kaj modifada libereco de programaro kun protekto, por ke ĝi ne estu alproprigita libere de iu ajn. Kiel li mem diris:

La maniero plej facila liberigi programon estas meti ĝin en la publikan havaĵon, sen aŭtorrajtoj. Tio permesas, ke la homoj kunhavu la programon kaj ĝiajn plibonigojn, se ili volu. Sed ankaŭ ĝi permesas, ke tiuj, kiuj ne kredas en kunlaboro, igu la programon proprieta programo. Ili povas fari modifojn, multajn aŭ malmultajn, kaj distribui siajn rezultojn kiel proprietan produkton. Homoj, kiuj ricevas la programon kun tiuj modifoj, ne ĝuas la liberecon, kiun la origina aŭtoro donis al ili; la peranto senigis ilin je ili.[^151]

[^151]: Stallman, Software libre para una sociedad libre, p. 125.

Post la GPL kaj la rajtocedo estis kreita leĝa aparato, kiu en la sekvaj jaroj iĝis ideo praktikebla ne nur en la komputila mondo, sed ankaŭ en aliaj sciaj kaj kulturaj fakoj, kunigante kelkajn aliajn grupojn ĉirkaŭ malnova deziro montrita en la socio de demokratiigo de la kulturaj havaĵoj[^152]. Igi la rajton de aliro pli granda ol la rajto de limigo estis io, kion ĝis tiam oni kutimis manifesti per diversaj manieroj: en la neado de la intelekta propraĵo, en la kontraŭaŭtorrajtaj praktikoj, kiuj kritikis la pozicion vidi la kulturajn havaĵojn nur kiel varojn, en la sendistinga uzo de partoj de aliaj verkoj sen fari pagon aŭ eĉ sen agnoski la fonton (kiel en la malsamaj uzoj de kreema plagiato) kaj en la rifuzo al la aŭtoreco per la anonimeco aŭ per kolektiva identigo. La ideo uzi la sistemon de intelekta propraĵo mem por trompi ĝin montris sin kiel novaĵo, kiu per la populariĝo de Interreto poste disvastiĝis al diversaj lokoj kaj fakoj tre malproksimaj de sia deveno.

[^152]: Torres, op. cit., p. 131.

III.

En la fino de la 1990-aj jaroj la rajtocedo disvastiĝis almenaŭ per du malsamaj manieroj. La unua kiel ideo kaj praktiko de alfrontado al la tiama stato de la aŭtorrajto kaj de la scio konsiderita kiel varo, vojo elektita de aktivulaj movadoj de fakoj kiel la medio kaj la homaj rajtoj; anarkiistoj, aŭtonomistaj marksistoj kaj membroj de iniciatoj ligitaj al kontraŭliberala maldekstro; kaj artistoj, kiuj estas anoj de kontraŭkulturo de respondo al la aŭtoritateco en diversaj fakoj, kiel multaj el la nomitaj en la antaŭa ĉapitro. La dua vojo de disvastiĝo de la rajtocedo okazas kiel parolado, kiu kunigas praktikojn por la defendo de la informada kaj alira libereco post la ciferecigo de Interreto, kiel faras multaj kodumuloj ligitaj al la libera programaro kaj al malfermitkodo kaj retaj aktivuloj, kiuj en tiu epoko disvastiĝis en fakoj kiel la libera kunhavado de dosieroj rete kaj la defendo de liberaj amaskomunikiloj, volantaj serĉi malsamajn perspektivojn ol la ĵurnalismo de la grandaj retoj.

En kelkaj okazoj la du manieroj miksiĝas, kiel ni vidos poste. Sed unue estas grave diri kiel dek jarojn post la kreo de la GPL, en 1999, la rajtocedo fariĝis ĉefa inspiro por la kreo de movado ĉirkaŭ libera kulturo (free culture), precipe pro Usono kaj Eŭropo. Projektoj, kiuj aperis en tiu epoko, kiel Science Commons, Open Access kaj Open Educational Resources (OER) — en Esperanto tradukita kiel liberaj edukaj rimedoj[^153] —, disvastigis la liberan aliron, uzon kaj kunhavadon de resursoj en malsamaj fakoj same kiel homoj komencis fari danke al la liberecoj de la libera programaro proponitaj de Stallman. En socio, kie la informo, kodo kaj leĝo komencis formi triopon pli kaj pli potencan, ideoj kiel la libereco, la komunaj bonoj kaj la malfermeco disvolviĝas kiel ŝlosiloj en movado de libera kulturo, kiu klopodas oferi alternativojn al la kreskanta malfermado kaj kontrolo de kulturaj aferoj en tiu epoko[^154].

[^153]: Pli da informo pri liberaj edukaj rimedoj en https://eo.wikipedia.org/wiki/Liberaj_lerniloj. [^154]: Mansoux, Livre como queijo: confusão artística acerca da abertura, en Belisário; Tarim (originaj), Copyfight, p. 195.

Artistoj rilataj al la kontraŭkulturo kaj la scia libereco komencas rigardi la ideon de la rajtocedo kaj vidi ĝin kiel taktikon, alproprigante ĝin kaj disvolvante ĝin por diversaj celoj, inkluzive leĝaj. Tio estas la okazo de la naskiĝo de la unua libera permesilo ekster la agokampo de la programoj, la Licenco de Libera Arto[^155], kreita en la komencoj de 2000 fare de grupo de francaj artistoj en la reta diskutejo nomita Ataque Copyleft. Publikigita en Julio de 2000, ĝi estas bazita sur la samaj principoj de la origina rajtocedo kaj aperas pro la deziro kaŭzi kreajn procezojn, kaj ne pro aferoj ligitaj al la aŭtorrajtoj aŭ al la uzo de programoj[^156]. Laŭ la opinio de tiuj, kiuj proponis la permesilon, la libera programaro malfermis la realan vojon por la disvastiĝo de la kreaj teknikoj pere de la ciferecaj amaskomunikiloj, kaj la libera arto (la permesilo) helpus eviti la ekskluzivan proprigon de la libera arto (kiel praktiko): «Se ni difinas la aŭtorrajton kiel gvidantan principon, la Libera Arto konektas sin kun tio, kio la arto ĉiam estis, ekde antikvaj tempoj, eĉ antaŭ ol oni agnoskis, ke ĝi posedas historion: mensa kreo kontraŭ kulturo, kiu ŝatus regi kaj kompreni ĝin»[^157].

[^155]: Disponebla en https://artlibre.org/. [^156]: Moreau, Sobre arte livre e cultura livre, en Belisário; Tarim, op. cit., p. 159. [^157]: Ibidem, p. 162.

Tradicie kontraŭaŭtorrajta kaj kun kolektivaj nomoj de la 80-aj jaroj, la itala kolektivo Wu Ming montris sin identigita kun la rajtocedo por uzi ĝin kiel bastionon en sia defendo kontraŭ la intelekta propraĵo. La unuaj tekstoj kaj intervjuoj de la kolektivo al ĵurnalistoj, kiuj menciis la aferon, datiĝas de 2002 kaj 2003; speciale Copyright e maremoto[^158], teksto publikigita de membro de la kolektivo (Wu Ming 1), klopodas defendi la malfermitkodon kaj la rajtocedon kiel strategiojn, kiuj aliancas sin kun la libera kunhavado kontraŭ la kultura privatigo — kaj kiuj povus superi la tiaman leĝaron de intelekta propraĵo. La forto de la rajtocedo venus de la fakto esti jura novaĵo naskita de malsupro, kiu superas la simplan «piratecon», emfazante la pars construens[^159] de la reala movado[^160].

[^158]: Wu Ming, Copyright y maremoto. [^159]: Pars construens estas esprimo, kiu difinas «konstruan argumenton» en iu debato, kontraŭe de «pars destruens». La distingo estis farita de Francis Bacon, en 1620. Noto de la teksto de Wu Ming, Copyright e maremoto. [^160]: Ibidem.

La malfermitkodo kaj la rajtocedo vastiĝas nun pli malferme ol la programa programado: la «malfermitaj permesiloj» estas ĉie kaj tendence povas iĝi la paradigmo de nova produktada maniero, kiu fine liberigu la socian kunlaboron (jam ekzistantan kaj videble praktikitan) de la parazita kontrolo, la eksproprietigo kaj de la «rento» profitanta al grandaj industriaj kaj firmaaj potenculoj.[^161]

[^161]: Ibidem.

En 2005 la teksto Notas inéditas sobre copyright e copyleft aktualigas la temon kaj montras la rajtocedon ne kiel movadon aŭ ideologion, sed kiel terminon, kiu «enhavas serion de praktikoj, situacioj kaj komercaj permesiloj kaj kiu enkorpigas tion, kio necesas por reformi kaj adapti la aŭtorajn leĝojn al la “daŭripova disvolviĝo”»[^162].

[^162]: Wu Ming, Notas inéditas sobre copyright e copyleft, en La Remezcla.

Ankaŭ komence de la 2000-aj jaroj, parto de la cifereca aktivismo kaj de la jura akademio komencas rigardi la movadojn ĉirkaŭ la libera kulturo kaj unuiĝi kontraŭ la kreskanta severeco de la aŭtorrajtaj leĝoj (ĉefe en Usono, origina loko de la unuaj personaj komputiloj) de la programoj por tiuj komputiloj kaj de aliaj teknologiaj inventaĵoj faritaj en Silicon Valley. Iuj el tiuj ĝisdatigoj en la leĝoj estis la Digital Millennium Copyright Act (DMCA) kaj la Sonny Bono Copyright Act (ankaŭ konata kiel la jam menciita Mickey Mouse Protection Act) — en tiu sama jaro Brazilo kreis sian lastan aŭtorrajtan leĝon, kiu, ankoraŭ validas ĝis la eldondato de ĉi tiu libro, pliigis de 60 al 70 jaroj la periodon de aŭtorrajta protekto post la morto de la aŭtoro[^163].

[^163]: Valente, Implicações jurídicas e políticas do direito autoral na internet, p. 150.

Unu el la ĉefaj voĉoj de la aktivismo kaj de la juro, kiu komencas sin organizi ĉirkaŭ la nocio de libera kulturo, estas Lawrence Lessig, advokato kaj jura profesoro en Harvard. Membro de la Berkman Center for Internet & Society, Lessig eldonis Code and Other Laws of Cyberspace (1999), libron kiu igis lin referenco en juro kaj regado en Interreto, kiam li okupiĝis pri la defendo de Eric Eldred, organizanto de paĝo en Interreto, kiu disponigis librojn en publika havaĵo kaj kiu forigis sian retejon el Interreto protestante la pliigon de kvindek jaroj en la templimo de valideco de la aŭtorrajto proponita per la Sonny Bono Copyright Act. Konata kiel Eldred kontraŭ Ascroft, la 1999-a kazo populariĝis en tiu komunikilo laŭ la atingopovo de la retejo, kiu en tiu epoko havis pli ol 20 mil alirojn tage, kaj per la formulado por lia defendo proponita de Lessig, kiu kunigis diversajn organizaĵojn por la defendo de la publikaj interesoj, kiel la Electronic Frontier Foundation (EFF), la Free Software Foundation (FSF), la Public Knowledge, aŭtoroj, advokatoj, ekonomikistoj kaj eĉ teknologiaj firmaoj, kiel Intel[^164].

[^164]: Ibidem, p. 151.

Lessig argumentis, ke la grandigo de la templimo de la aŭtorrajtoj malobservis la Usonan Konstitucion, kiu fiksis, kiel Thomas Jefferson kaj aliaj liberaluloj defendis en la finalo de la 18-a jarcento, ke la protekto de aŭtorrajtoj havu limigitan templimon[^165]. Eĉ apelaciante al la plej supera landa dokumento, la ago de Lessig estis neita en ĉiuj instancoj, êc en la Supera Kortumo. Tio servis tamen por montri kaj al Lessig kaj al aliaj aktivuloj, ke la tradiciaj politikaj kaj juraj vojoj estis malfermitaj por la traktado pri la moligo de la aŭtorrajtoj kaj «ke la rajtoj de aliro kaj protekto al la publika havaĵo, en la oficialaj rondoj, estis viditaj kiel enmiksiĝo malbona por la reta komerco»[^166]. En la fino de la 1990-aj jaroj, la leĝaroj por Interreto estis adaptitaj bazante sin sur la aŭtorrajtaj leĝoj uzitaj en la distro kaj en la kulturo, estigitaj post akordoj kiel tiu de Berno kaj de Parizo, en la 19-a jarcento, en tiu momento ankaŭ jam integritaj en la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK).

[^165]: En la subfrazo pri aŭtorrajtoj kaj de patentoj de la Usona Konstitucio, citita en la 55-a noto. [^166]: Valente, op. cit., p. 154.

La vojo elektita post la juraj malvenkoj estis krei novan okazon por prezenti aliajn vojojn, jurajn kaj politikajn, por la defendo de la scio kaj la libera kulturo. De tiu movado naskiĝis, en 2001, Creative Commons (CC), ne-profitcela organizaĵo, kiu klopodis krei alternativajn permesilojn anstataŭ la limiga «Ĉiuj rajtoj rezervitaj» de la aŭtorrajto. Ĝi prezentis kiel opcion «iuj rajtoj rezervitaj», en kiu ĉiu kreanto povus elekti tion, kion li ŝatus liberigi, ekde la plej limiga — kiu estas sama kiel la jam ekzistanta aŭtorrajto — ĝis la malplej, kiel la publika havaĵo[^167]. La projekto komenciĝis gvidita de Lessig, Hal Abelson kaj Eric Aldred, kun financa subteno de la Center for the Public Domain, esplorejo ligita al la Universitato Harvard, kie Lessig laboris, havante la celon «grandigi la malpliigitan publikan havaĵon, fortigi la sociajn valorojn de kunhavado, de malfermo kaj de antaŭenirado de la scio kaj de la individua kreemo»[^168]. Ĝi klopodis esti pragmata alternativo al la aktiva sistemo de aŭtorrajto kaj estis malkaŝe inspirita el la movado de la libera programaro kaj el la rajtocedo, kvankam ĝi havis pli grandajn ecojn, kun permesiloj, kiuj utilis por diversaj specoj de kulturaj verkoj kaj ne por nur unu speco (la programoj), kiel la GPL.

[^167]: La CC-permesiloj, kiuj ekzistas en 2022, estas montritaj en la retejo https://creativecommons.org/licenses/. [^168]: En Bollier, How the Commoners Built a Digital Republic of their Own, tradukita el Valente, op. cit., p. 156.

Kiel multaj el la proponoj, kiuj klopodas grandigi la atingon de specifa scio, Creative Commons devis simpligi iujn procedojn, kio kaŭzis multajn kritikojn pri malpolitikiĝo de la iniciato kaj de la ideo de la aŭtorrajto mem. Kreante sian licencaron, ekzemple, CC pliigis la elektajn eblojn de la origina rajtocedo proponita en la GPL sen estigi liberecojn, rajtojn nek fiksitajn kvalitojn — aŭ sen diferencigi tion, kio estus libera permesilo kaj proprieta permesilo, ambaŭ eblaj inter la ses permesiloj elekteblaj de la projekto. Do Benjamin Mako Hill, Florian Kramer, Dimitry Kleiner, Anna Nimus, inter aliaj en tiu epoko, indikis, ke CC ne estigis etikan pozicion kiel la libera programaro, aŭ eĉ kiel la malfermitkoda movado[^169] — skismo kun komerce pli malrigidaj principoj ol la libera programaro, sed kiu ankaŭ havas, kiel ĝi, politikajn ideojn difinitajn pri tio, kion ili defendas kaj kion ne.

[^169]: Malfermitkoda programaro (free/libre/open source software, akronimo FLOSS unue adoptita en 2001) estas nomo uzita por speco de programaro, kiu aperis post la nomita Open Source Initiative (OSI), kreita en 1998 (https://opensource.org/) kiel skismo kun principoj iom malpli rigidaj ol tiuj de la libera programaro (https://opensource.org/osd), kio kaŭzis konsiderindan disvastiĝon kaj de la termino malfermitkodo (open source) kaj de projektoj kaj firmaoj, kiuj havas la programaron kiel produkton kaj motoron de siaj negocoj. OSI havas kiel centran filozofian tekston La katedralo kaj la bazaro (angle The Cathedral and the Bazaar), de Eric Raymond, publikigitan en 1999. En tiu teksto Raymond traktis la ideon, ke «per sufiĉaj okuloj ĉiuj eraroj estas videblaj», por diri, ke, se la fontkodo estas disponebla por publika provo, ekzamenado kaj eksperimentado, la eraroj estos malkovritaj pli rapide. La originala eseo povas esti en sia tuteco legita angle en http://www.catb.org/~esr/writings/cathedral-bazaar/cathedral-bazaar.

Laŭ tiu kritika vidpunkto Creative Commons lasus tro da libereco al la elektoj por la kreantoj (aŭ konsumantoj), kio servus pli por rezervi la rajtojn al la uzantoj ol al la posedantoj de la aŭtorrajtoj[^170]. En la kritiko de Nimus: «Creative Commons utilas por helpi al la produktanto teni la kontrolon sub “ria” verko, kio legitimas la kontrolon aplikitan de la produktanto anstataŭ rifuzi ĝin kaj trudas la distingon inter produktanto kaj konsumanto anstataŭ revoki ĝin»[^171]. Laŭ tiu perspektivo, kiu resonas en multaj el la praktikoj kontraŭartaj kaj kontraŭaj al la aŭtorrajto de la artaj avangardoj de la 20-a jarcento, CC estus kiel la pompa versio de la aŭtorrajto, kiu «ne kontraŭas al la aŭtorrajta reĝimo kiel tuto nek konservas ĝian juran statuson por renversi la praktikon de la aŭtorrajto, kiel la rajtocedo faras»[^172].

[^170]: Kramer, O mal-entendido do Creative Commons, en Belisário; Tarim, op. cit., p. 180-181. [^171]: Nimus, op. cit., p. 52. [^172]: Ibidem.

Ne estas surprizo nek malmerito la pragmata vojo adoptita de Creative Commons. Kun influo precipe liberala, de la tradicio de John Locke, Condorcet kaj Thomas Jefferson, Lessig ne volis aboli la aŭtorrajton, sed reformi ĝin. Lia propono, prezentita per Creative Commons, malkaŝe defendis la liberecon de la kreantoj, kiu estis atakita per la daŭra grandigo de la periodo de la daŭro de la aŭtorrajtoj, kio ankaŭ minacis la prizorgadon de komuna publika havaĵo. Tiel, lia pozicio estis «kunigi pli da subteno ĉirkaŭ la celoj, kiuj refaras la socian pejzaĝon de la kreiveco»[^173], kio iĝis la iniciato, almenaŭ en la unuaj jaroj, manka de ĉiuj la politikaj kaj etikaj principoj kontraŭaj al la aŭtorrajto, kiujn granda parto de la defendantoj de la libera programaro, de la rajtocedo kaj de libera kulturo tradicie kontraŭaŭtorrajta kunportis.

[^173]: Ibidem.

En kelkaj okazoj Stallman publike diris, ke pro la disvastiĝo de CC en la 2000-aj jaroj multaj homoj komencis dubi pri la diferenco inter la rajtocedo kaj Creative Commons. En la terminoj proponitaj por la jura hack de la rajtocedo, nur unu el la permesiloj estus konsiderita: la CC BY-SA — Kunhavado sub la sama permesilo[^174], kiu permesas la reuzon kaj la kunhavadon de la verko, inkluzive por komercaj celoj, se ĝi konservas en la estonteco la liberecojn akiritajn por aliaj uzoj, «infektante» la aliajn verkojn kaj garantiante, ke ili ne estu malfermitaj per aŭtorrajto. Alia permesilo, la CC BY[^175], kiu donas la samajn liberecojn kiel la publika havaĵo, ankaŭ estas libera permesilo laŭ la terminoj de la GPL kaj de la kvar liberecoj de la libera programaro, dum la aliaj kvar ĉefaj permesiloj de Creative Commons — kiuj povas aŭ povas ne permesi la modifon de la verko kaj malpermesi la uzon por komercaj celoj, ekzemple — ne estas liberaj.

[^174]: Kompleta teksto de la permesilo disponebla en https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo. [^175]: Tute disponebla en https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo.

Eĉ kun la kritikoj, la strukturo de CC, la praktikeco de ĝia licencaro kaj ĝia intenco klopodi defendi, kvankam ĝenerale, la kunhavadon kaj la publikan havaĵon faciligis ĝian disvastigon al diversaj landoj kaj preter la teknologia mondo. La disputoj ĉirkaŭ la kunhavado de ciferecaj dosieroj en la 2000-aj jaroj helpis ankaŭ popularigi Creative Commons kiel realigeblan alternativon por la batalo kontraŭ la diskurso de la krimigo de la pirateco por tiu, kiu elŝutis protektitajn dosierojn el la Interreto. «Ĉio faciliĝas, kiam vi ne bezonas perantojn» estis frazo aŭskultita en tiama video de disvastigo de CC[^176], kiu substrekis la praktikecon, por ke la kreantoj elektu, per anticipita maniero, kiujn rajtojn ili volis konservi (krom la atribuon kiel aŭtoro, estigitan kiel normon por ĉiuj verkoj kaj agnoskitan en ĉia leĝaro de intelekta propraĵo) kaj kiujn ili volis liberigi. La rajto de adaptado aŭ libera kunhavado de muzikaĵo, ekzemple, faciligus ĝian disvastiĝon per malsamaj versioj remiksitaj — ekzempla okazo tiurilate estas tiu de la disko citita en tiu sama video de prezentado de CC, nomita «Redd Blood Cells», en kiu la basgitaristo Steven McDonald, de la bando Redd Kross, reregistris en version kun basgitaro ĉiujn muzikaĵojn de la disko «White Blood Cells» de White Stripes, bando de nur gitaro, voĉo kaj drumo.

[^176]: Get Creative!, la video, ankoraŭ videblas per la ligilo https://www.youtube.com/watch?v=SUblaElbybE.

Post 2003 kaj 2004 la disvastiĝo de CC naskis grupojn, kiuj tradukis kaj adaptis ĝiajn permesilojn por la lokaj realaĵoj en landoj kiel Japanio, Sud-Koreio, Meksiko, Kroatio, Portugalio, Hispanio, Germanio, Argentino, Urugvajo, ĝenerale organizitajn de esploraj institucioj kaj universitatoj aŭ aŭtonomaj grupoj. En Brazilo la unuaj jaroj de la jardeko koincidis kun la alveno de Lula al la landa prezidanteco, en 2002, kaj de Gilberto Gil kiel Ministro de Kulturo, en 2003. Centra persono de la brazila muziko, Gil kun la antropologo Hermano Vianna renkontiĝis kun Lessig kaj, kiel estas registrite, «[li] rapide komprenis la projekton kaj subtenis la aferon»[^177]. En la analizo de Hermano Vianna, amiko kaj partnero de la brazila muzikisto, «la kulturo de la kunhavado kaj ĉefe tiu de la sampling estis tiel ligita al la tropikismo, ke la kompreno pri la neceso pensi la liberan kulturon estis tuja por Gil»[^178]. Kiom da rekombinita jam estis la tropikismo, kiam Tropicália ou panis et circensis, modela albumo de la movado de 1968, kunigis Vicente Celestino, John Cage, popularan kaj erudician kulturon, strategie irante tra la antropofagismo proponita de Oswald de Andrade[^179]?

[^177]: Valente, op. cit., p. 156. [^178]: Bollier, op. cit., tradukita de Valente, op. cit., p. 157. [^179]: En Viveiros de Castro, op. cit., p. 81.

La aliĝo de la Kultura Ministerio (portugale Ministério da Cultura, MinC) gvidita de Gil al Creative Commons okazis post agoj kiel la disvolvo de la permesilo CC-GPL, en 2003, kiu tradukis la komencan tekston de la GPL al la portugala, kaj de la adopto de la permesiloj en la materialoj produktitaj de la MinC. Tio komencis ankaŭ momenton de sindevontigo de la ministerio kun la libera programaro, kio rezultigis projektojn kiel Pontos de Cultura, kiu post 2004 disdonis komputilarojn kun liberaj operaciumoj por etaj kulturaj produktantoj en tuta Brazilo. Stranga publika politiko, kiu kunigis liberan teknologion kaj popularan kulturon, la [projekto] Cultura Viva[^180], kiel konatiĝis la projekto, fortigis la disvastigon de la libera programaro kaj kulturo en la lando kaj igis Brazilon, tiam, unu el la ĉefaj disvolvantaj kaj konsumantaj ejoj de teknologioj kaj libera kulturo de la mondo. Gil, samtempe iĝis proksima al Lessig kaj publika defendanto de CC; diskonigis ĝin kiel demokratigantan kaj societumantan ilon — la unusola kultura ministro de iu ajn lando, kiu faris tion, kio ankaŭ kontribuis por doni mondan videblecon al la projekto[^181].

[^180]: La [projecto] Cultura Viva estas «kultura politiko destinita al agnosko kaj la subteno de aktivecoj kaj kulturaj procezoj jam disvolvitaj, stimulanta la socian partoprenadon, la kunlaboron kaj la kunhavatan administradon de publikaj politikaĵoj en la kultura medio». Kvankam en la momento de ĉi tiu teksto la projekto estas ĉesigita kaj la Kultura Ministerio de Brazilo ne ekzistas, ĝi povas esti detale ekkonata en la retejo https://web.archive.org/web/20210302234024/http://culturaviva.gov.br/. [^181]: Valente, op. cit., p. 157.

Paciga starpunkto, proponita de la antropologo Eduardo Viveiros de Castro, resumas la influon de Creative Commons en Brazilo kaj en la mondo per vidpunkto kaj koncepta kaj pragmata.

Ĝi estas klopodo, laŭ mia opinio tre meritplena. Ili klopodas eviti, ke la cifereca mondo estu malfermita, tiel kiel la geografia mondo estis. Ke ĝi estu privatigita. Ĝi estas klopodo konservi la informon kiel havaĵon publikan. La granda afero por Creative Commons estas, ke la informo ne sekvas la sistemon de nula sumo, ke ĝi povas antaŭeniri kaj ne malkreski pro tio. Tio ne signifas, ke aŭtoro devas esti plagiatita; la celo estas faciligi la disvastiĝon. [...] La ideo estas, ke la aŭtorrajto signifas «all rights reserved» kaj Creative Commons signifas «some rights reserved». Kaj vi diras, kiuj estas ili. Estas kelkaj formuloj, kelkaj specoj de malfermitaj permesiloj. Temas pri kreado de maniero de kunvivado en la informa medio, kiu estu tolerema, kaj kiu evitu tion, kio okazas, kio estas la kontrolo de la informo per la grandaj firmaoj. Nun ĉi ĉio ankoraŭ estas, iel, paliativo. Creative Commons povas esti vidita, kiel ĝi estas efektive de la plej, ni diru tion, radikalaj, kiel kapitalisma strategio. La vera anarkiisto ne volas scii pri Creative Commons nek pri rajtocedo, estas tute radikala. Unue mi estas kun ili, mi pensas, ke la privata proprieto estas monstraĵo, ĉu estas ĝi intelekta aŭ ne, sed mi ankaŭ scias, ke oni ne antaŭeniras frapante muron, kovrante la sunon per kribrilo. Mi pensas, ke vi devas cedi, devas fari ian intertraktadon[^182].

[^182]: Viveiros de Castro, op. cit., p. 93-94.

La disvastiĝo de la libera kulturo en la 2000-aj jaroj havis, krom la rajtocedo kaj la permesiloj de Creative Commons, alian gravan eron: la publikigon de Free Culture (Libera kulturo), de Lawrence Lessig, en 2004. La libro savas la historion de la intelekta propraĵo per emblemaj kazoj, iuj el ili jam ĉi tie komentitaj — kiel la bataloj en la anglaj tribunaloj de la 17-a jarcento, kiuj estigis la aŭtorrajton kaj la uzon de historioj de publika havaĵo fare de Disney. Inspirita per la libera programaro, la verko defendas koncepton de libera kulturo kiel tiun, kiu devas esti kiel eble plej minimume limigita, por ebligi ĝian kunhavadon, disdonadon, kopiadon kaj uzon, sen ke tio efiku al la intelekta propraĵo de la kulturaj havaĵoj. Per tio ĝi helpas disvastigi prezenton de la kulturo, kiu organizas movadon favoran al modifoj de la nuntempaj aŭtorrajtaj leĝoj, kiuj, laŭ Lessig kaj aliaj aktivuloj, malfaciligas la kreemon kaj disvastigas «kulturon de permeso», en kiu ĉiu kreanto devas peti permeson, se li volus uzi specifan verkon, por kiu ajn celo. Movado por la libera kulturo, kiel ĝi komencas esti identigita en tiu epoko, batalis por konservi publikan havaĵon fortan kaj alireblan al ĉiuj, kreante, krom leĝojn, ankaŭ teknologiojn, strategiojn kaj taktikojn por konservi la kreaĵojn liberaj, ne necese «senpagaj», parafrazante la konatan frazon de Stallman uzitan en la kunteksto de la libereco de la libera programaro: «Think free as in free speech, not free beer»[^183].

[^183]: «Pensu pri libera kiel en parollibereco, ne kiel en senpaga biero». Tre konata en la mondo de la libera programaro, la frazo estas atribuita al Stallman de Lessig unue en 2006, disponebla en https://www.wired.com/2006/09/free-as-in-beer.

Libera kulturo, la libro, ankaŭ prezentas praktikajn proponojn de defendo de la publika havaĵo. Iuj el ili estis diskutitaj kaj ankoraŭ hodiaŭ estas konsiderataj de reformistoj, kvankam oni havas la nocion, ke, por la intereso de la grupoj de protekto de la aŭtorrajtoj en la tuta mondo, ili ankoraŭ estas vidataj kiel tro radikalaj. La malkreskigo de la templimo de daŭro de la aŭtorrajto ekzemple estas propono, kiu ĉiam ekzistis kaj kiun Lessig daŭrigas en la libro konsiderante ĝin surbaze de la ideo, ke tiu templimo «devus esti tiel daŭra kiel necesa por instigi la kreadon, ne pli»[^184]. Kio, krom faciligi la aliron kaj konservi verkojn dum pli da tempo en publika havaĵo, evitus ankaŭ la neceson krei kontinuajn jurajn esceptojn, kiuj malfaciligas la komprenon al la granda publiko, kiu ne estas advokato, pri kio estas protektita kaj kio estas malfermita. Lessig diras, ke, ĝis 1976, la averaĝa periodo de daŭro de aŭtorrajto en Usono estis 32,2 jaroj kaj ke eble tiu averaĝa periodo estus adekvata.

[^184]: Lessig, op. cit., p. 235.

Sendube la ekstremistoj nomos ĉi tiujn ideojn «radikalaj». (Mi ja nomas ilin «ekstremistoj»). Sed, denove, la templimo, kiun mi rekomendis estas pli daŭra ol la templimo sub Richard Nixon. Kiom «radikale» estas peti aŭtorrajtan leĝon pli donaceman ol tiu, kiun Nixon prezidis?[^185]

[^185]: Ibidem, p. 236.

Aliaj ideoj prezentitaj de Lessig en la 2004-a eldono sonis kiel antaŭvidoj de la sekvaj jardekoj, kiel tiu rilata al la kunhavado de dosieroj Interrete.

Kiam estos facilege konektiĝi al servoj, kiuj permesos aliron al enhavo, estos pli facile konektiĝi al servoj, kiuj permesos aliron al enhavo, ol elŝuti kaj konservi enhavon en la multaj iloj, kiujn ni havos por «ludi» enhavojn. Estos pli facile, alivorte, subskribi ol iĝi administranto de datumbazo, kiu estas esence ĉiu en la mondo de elŝuto kaj kunhavado de teknologioj similaj al Napster. La enhavaj servoj konkuros kontraŭ kunhavado de enhavo, eĉ se la servoj postulos monon kontraŭ la enhavo, al kiu ili donos aliron.[^186]

[^186]: Ibidem, p. 239.

IV.

La Interreto de la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, periodo en kiu la libera kulturo disvastiĝis, estis momento de ekstrema libereco kaj imagado, manifestita per la reganta optimismo ĉirkaŭ la ebloj, kiujn la reto aperigis, kaj per la libereco kunhavigi ebligita en la diversaj retejoj, kiuj disponebligis la plej multespecajn dosierojn de kulturaj havaĵoj de la planedo. Kiel reto bazita sur la interŝanĝo de informacio, la Interreto ekde sia komenco ebligis kaj faciligis la liberan kunhavadon de dosieroj. Kiam ĝi ankoraŭ estis niĉo ĉefe uzita de sciencistoj, militistoj kaj reprezentantoj de la kontraŭkulturo, en la 1980-aj jaroj kaj en la unuaj jaroj de la 1990-a jardeko, la libera disvastigo de informo ne multe ĝenis la industriojn bazitajn sur la intelekta propraĵo — ĉar en tiu epoko nur eblis sendi dosieretojn, bitojn da informo, kiuj rondiris inter malmultaj homoj. La dosierfomo de kodigo de sondosiero, ekzemple, nur ŝanĝis muzikaĵon en datumojn, kiuj povis esti libere senditaj tra la Interreto post 1993, kiam MP3[^187] estis publikigita, unu el la unuaj specoj de densigoj de sondosieroj kun perdo de informacio preskaŭ neperceptebla por la homa aŭdado. Tamen pasis iuj jaroj ĝis la dosierformo populariĝis kaj la ebleco de transdono de datumoj en la Interreto atingis transporti muzikaĵon sen superŝarĝi la reton.

[^187]: Ĝia bitrapido estas de la kiomo de kbps (kilobitoj dum sekundo), 128 kbps estante la defaŭlta bitrapido, en kiu la malpliigo de la dosiergrando estis de preskaŭ 90% —la dosiergrando iĝas 1/10 de la origina grando—. Fonto: https://en.wikipedia.org/wiki/MP3. Kiel ĉiuj teknologioj cititaj en ĉi tiu libro, ĝi estas frukto de multaj eksperimentoj kaj longaj jaroj de sciencaj esploroj, kiuj referencas multajn manierojn sendi altkvalitajn sonojn kaj ĉifri aŭdaĵojn, kiuj estigis la MPEG-an dosierformon kaj, poste, la MP3-on (MPEG3), kies historio detale rakontis la artikolo «Genesis of the MP3 Audio Coding Standard» de H. G. Musmann, de la Universitato de Hannover, en Germanio, disponebla en https://ieeexplore.ieee.org/document/1706505.

Post la komenco de la komerca Interreto en la mondo post 1994 (en Brazilo en 1995), miloj de homoj komencis povi libere alŝuti kaj elŝuti dosierojn, protektitajn aŭ ne per aŭtorrajto, pere de la samtavolaj komunikadoj (peer to peer, ankaŭ mallongigita kiel p2p), kiel torento, malcentra procedo de kunhavado, kiu faciligas la elŝuton, por ke ĉiu uzanto povu elŝuti partojn de dosiero el aliaj partoj disdonitaj en diversaj komputiloj —ju pli da aparatoj, des pli rapida la procedo. La facileco de la disvastigo de informacio ebligita per Interreto eksponente kreskis pro la pliiĝo de la rapideco de la konektoj; la ŝaltilaj retoj de 56 kbps, ordinaraj en 1995[^188], post malmultaj jaroj iĝis de 1 000 kbps pro la popularigo de la servo konata kiel ADSL (Assymmetric Digital Subscriber Line, Malsimetria Cifereca Abonula Linio[^189]), kiu utilis por plej granda parto de la aliro al la Interreto de personaj komputiloj jam en la komenco de la 2000-a jardeko. Pro pli da rapideco por elŝuti pli grandajn dosierojn en la reto, ago timita kaj kontraŭita ekde la komenco de la aŭtorrajto denove estis la centro de la publika atento: la piratado.

[^188]: Per tiu rapideco MP3-a muzikdosiero (3,5 megabajtoj) ekzemple bezonus averaĝe inter 15 kaj 30 minutoj por esti elŝutita por persona komputilo, dum video de malalta kvalito (700 megabajtoj), inter 28 kaj 42 horoj. Ĉar la datumoj per la Interreto kaj la voĉo per la telefono estis senditaj tra la sama kanalo, nur unu ago povis esti samtempe farita: elŝuti MP3-dosieron okupus la telefonlineon dum ĝis 30 minutoj, kio signifis, por fakturadaj celoj, lokan konekton de du horoj. Ago, kiu dependante de la valoro de la pulso aŭ de la minuto povus kreskigi la valoron de la telefona fakturo per centoj da realoj en Brazilo dum la unuaj jaroj de la komerca Interreto (Foletto, Um mosaico de parcialidades na nuvem coletiva, p. 117-8). [^189]: Ĝenerale, la ADSL ankaŭ funkcias pro la telefonaj lineoj kaj kabloj, sed kun la malsameco, ke la datumoj estas dividitaj en tri, kiam ili estis senditaj: la elŝutaj datumoj, tio estas, el la kabloj, kiuj kondukas la Interretan informon al la komunikaj centroj, kaj el tiuj al la komputilo; alŝutaj datumoj, el la komputilo al la kabloj, al la centroj kaj al la Interreto; kaj la voĉo per telefono, kiu estas disigita de la aliaj informoj per ilo nomita dividilo, instalita kaj en la uzula lineo kaj en la telefona centro. La samtempa sendado de tiuj tri specoj de datumoj okazas en malsamaj frekvencoj, sed en la samaj kabloj: la telefonlineo servas kiel «strato» por la movado de tri-specaj datumoj. Ne estas plu alvoko al specifa nombro por estigi konekton, kiel la pertelefona konekto, kiu liveras la telefonon kaj ne signifas pagon de pulsoj nek de aliro al la Interreto, igante la servon pli malmultekosta (Foletto, op. cit., p. 121).

Por la industrioj bazitaj sur la intelekta havaĵo, la problemoj kun la piratado komencis gravi per Napster, programo kreita en 1999 — ankaŭ la jaro, en kiu la dosierformo de disvastigo de muziko MP3 iĝis ordinara — de juna kodumulo nomita Shawn Fanning. Ĝi funkciis tiel: uzanto elŝutis programon, aliris al serĉa interfaco, serĉis muzikaĵon kaj, se li trovis dosieron disponeblan kun muzikaĵo (aŭ albumo) disponebligita per unu aŭ pli da komputiloj ankaŭ havantaj la programon, ri elektis ĝin por ĝin elŝuti kaj atendis. La hejmaj Interretaj retoj en 1999 kaj 2000 estis malrapidaj, kun rapideco ekvivalenta al inter 1/10 kaj 1/300 de la rapideco de post du jardekoj; tiam la atendo por la elŝuto de muzikaĵo povis daŭri kelkfoje horojn; por libro, kelkajn dekojn da minutoj; kaj por filmo, tagojn aŭ semajnojn. Per ĉiuj ajn rapidecoj, la eblo elekti estis ega kaj la dosiero venis senpage.

La ideo de Fanning kaj de lia kunfondinto Sean Parker (kiu poste estis unu el la unuaj akciuloj de Facebook) estis krei programon kun facile uzebla grafika interfaco, facile elŝutebla al la tiamaj komputiloj, por ke ĉiu ajn povu serĉi siajn muzikaĵojn, en MP3, laŭ artista nomo, albumo, muzikaĵo kaj eĉ tutaj ĝenroj, kaj elŝuti kopion por sia maŝino[^190]. Tio estis la kutimo kunhavi muzikaĵojn, popularigita en la registroj en la kasedaj bendoj de post la 1970-aj jaroj, disvastigita tutmonde danke al formo, kiu permesis samtempe kunhavi muzikon kaj teni ĝin kun vi en la fiksitaj diskoj, KD-oj kaj tiamaj disketoj. Muzikaĵo en MP3 elŝutita el Napster portis ankaŭ kiel novaĵo esti «havaĵo sen rivalo»[^191], kio signifas, ke ĝi povis kunekzisti en malsamaj kopioj kaj esti transportita en ĉiun ajn aparaton, kiu kapablis legi (do ludi) la kombinaĵojn de 0-oj kaj 1-oj, kiuj densigis muzikaĵon, sendepende de ĝia komplekseco, en eta dosiero, kiu havis pli malpli 4 MB da informacio. En tiu epoko ne nur la persona komputilo ludis la dosierformon, sed multaj aparatoj de ciferecaj sonoj kaj pli malgrandaj iloj, precipe nomitaj «MP3-ludiloj», disvastigitaj post la iPod, de Apple, eldonita en 2001. Kaj mi ankoraŭ ne parolis pri la laseraj kompaktaj diskoj (CD-RW [KD legebla kaj skribebla]), kiuj — kiel la bendoj antaŭe, sed kun la kapablo konservi pli ol 10 horojn da centoj da muzikaĵoj kaj ne nur 60 minutojn — iĝis popularaj kiel malmultekosta maniero fizike disdoni dosierojn (enhaveco: 700 MB) en tiu epoko, poste anstataŭitaj de la Digital Video Disc (DVD), kun iom pli ol sesoblo de la enhaveco de la KD (4,7 GB), kaj la poŝmemoriloj, kun eĉ pli da spaco (5, 10, 15 GB kaj pli).

[^190]: Deak; Foletto, Ambiente digital de difusão: por onde circula a cultura online?, BaixaCultura, 14-an Jun. 2019. Disponebla en https://baixacultura.org/ambiente-digital-de-difusao-por-onde-circula-a-cultura-online/. [^191]: Alia koncepto, kreita en Brazilo de la profesoro de komputiko de la USP Imre Simon kaj de la esploristo Miguel Said Vieira, parolis pri «rossio não rival» — vidu Simon; Vieira, O rossio não-rival (The Non-Rival Commons), Revista da USP. Ili argumentis, ke la plej bona traduko por commons estus rossio, kiu, laŭ la vortaro Houaiss, estas «tereno komune falĉita kaj uzita». Laŭ Savazoni, «la celo de la klopodo farita de la aŭtoroj estis trovi manieron traduki terminon, kiu ne trovas en la portugala idealan tradukon, kaj tio igas ĝin tre malfacile asimilebla. Fine la ideo ne akiris multajn subtenantojn. Tiom malmulte, ke kelkaj aŭtoroj preferis teni la originalan esprimon angle, «commons», kreante anglismon, kiu laŭ mia opinio, tenis la koncepton apartigitan en la politik-kulturaj debatoj en la portugala (Savazoni; O comum entre nós: da cultura digital à democracia do século XXI).

La senpaga elŝuto de MP3-oj estis la unua granda eblo de malsukceso, en la Interreto, de la sistemo bazita sur la vendo de kulturaj havaĵoj starigita per la ekspluatado de la intelekta propraĵo en la 19-a jarcento. Sen rekompenci la aŭtorojn por la elŝuto, tiu sistemo, de kiu Napster estis la unua kazo, estis rapide atakita: jam je la fino de 1999, la Record Industries Association of America (RIAA) komencis proceson kontraŭ la programaro de Fanning kaj Parker, kiu en ĝia unua jaro de funkciado devis respondi en la tribunaloj pro la akuzo de piratado kaj defendi sin kontraŭ kompensopeto de 100 mil dolaroj pro muzikaĵoj elŝutitaj. Eĉ kun ĉiu subteno akirita, tiam Napster perdis la proceson kaj, la sekvan jaron, devis ĉesigi la kunhavigadon de verkoj registritaj kun aŭtorrajto, kio ne signifis, ke ĝi devis tute fermi la servojn. Sed ĝi ne trovis solvon, kiu filtris inter verkoj kun kaj sen aŭtorrajto — kio estus tre malfacile sen enmiksiĝi en la aŭtonomecon kaj en la datumojn de ĉiuj homoj, kiuj igis enhavon disponebla en la programo —, kaj, en Julio de 2001, interrompis siajn agojn, por en la sekva jaro remalfermĝii kiel abona servo de elŝutoj de muzikaĵoj kaj tiel resti ĝis hodiaŭ[^192].

[^192]: Sen la aliro, kiun ĝi havis en siaj unuaj du jaroj, la retejo estis aĉetita de servo nomita Rhapsody en 2011 kaj ĝi funkcias kiel pag-abona en la adreso https://us.napster.com/home.

La efiko, kiun la kazo havis inter la artistoj[^193] kaj retaj aktivuloj; la pli ol cent aktivaj uzantoj, kiujn Napster havis registritaj en 1999, plejparte maljunuloj el la tuta mondo, kiuj estis novaj uzantoj de la Interreto; la kovrilo de la revuo Time de Oktobro de 2000 kun la frazo «What’s Next for Napster?» («kio sekvas por Naspter?») kaj bildo de la junulo (19-jara) Fanning kun ĉapo kaj grandega aŭdilo; ĉiuj estis indicoj, ke la proceso ne finiĝus tie. Programoj, kiuj funkciis simile, bazitaj sur la p2p-kunhavado, disvastiĝis tra la reto, kiel okazis per Gnutella, Grokster, Kazaa, FreeNet, Morpheus, Soulseek, inter aliaj, kiuj antaŭenigis la samajn procedojn de libera kunhavado de dosieroj, dum la RIAA daŭrigis kaj intensigis la malpopularajn procesojn kontraŭ uzantoj, kiuj kunhavis dosierojn en tiuj programoj[^194].

[^193]: Unu el la kazoj plej emblemaj de tiu epoko estis la proceso, kiun Metallica, havante kiel proparolanton sian drumiston kaj komponiston Lars Ulrich, komencis en 2000 kontraŭ Napster, serĉante ne nur la monon de Fanning kaj lia programaro, sed ankaŭ tiun de la uzantoj, kiuj elŝutis la muzikaĵojn de la bando, adorantoj de la sono de la bando. Se ne estis io senprecedenca, minimume estis strange vidi artiston, kiu procesis kontraŭ siaj propraj adorantoj. Pri tiu ĉi kazo vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Metallica_v._Napster,_Inc. [^194]: Nur en 2004 estis 264 juĝaj procesoj komencitaj de la RIAA, procesoj kiuj, laŭ Valente, op. cit., p. 82, estis elektitaj ekzemplodone: «La usona juro, origine direktita al juraj personoj, kaj ne fizikaj, antaŭdiris kompenson de po 750 ĝis 30 mil dolaroj, kreskantan al 150 mil pro dolaj kondutoj, por verko, kies aŭtorrajtoj estas malobservitaj. Tiuj agoj kaŭzis grandan publikan tumulton, ĉefe pro la grandaj valoroj, kiujn ili implicis, sed ankaŭ ĉar la identigo de uzantoj per IP-adreso kaŭzis erarojn kaj igis, ke RIAA komencis procesojn kontraŭ malĝustaj homoj, kiel estis la okazo de proceso kontraŭ morta homo kaj avino, kiu ne sciis elŝuti muzikon. La rezulto por la industrio de la enhavo estis antipatio kaj sekva malfacileco sin poziciigi en la publika spaco».

En la sekvaj jaroj la malgrandiĝo de la ciferecaj aparatoj kaj sekve ila preza malpliiĝo, malfermis eĉ pli da spaco en KD-ROM, DVD-oj, FD-oj kaj poŝmemoriloj por konservado de dosieroj. La populariĝo de novaj teknologioj de sendo de datumoj, kiel la jam nomita ADSL (kiu popularigis la koncepton de larĝbenda[^195]), per kabla televido, radioondoj kaj satelitoj, kaj poste la sistemoj 2, 3 kaj 4G ankaŭ por la poŝtelefonoj, triobligis la rapidecon de la Interreto kaj malpliigis la tempon de elŝuto kaj alŝuto de enhavoj, dum la aliro al la reto iĝis pli malmultekosta kaj pli facila en la tuta planedo — precipe en la monda nordo. En ĉi tiu situacio la batalo pro la libera kunhavado de dosieroj iĝis neevitebla diskuto. La libera kulturo disvastiĝis kiel simbolo de la libereco de aliro kaj disvastiĝo de informacio kaj trovis spacon por iĝi forta en la servoj de kunhavado de dosieroj kaj inter la homoj, kiuj elŝutis enhavon (ĉu kun aŭ sen aŭtorrajto, multaj ne sciis aŭ ne vidis diferencon) libere kaj volis konservi tiun praktikon. En tiu epoko Lessig diris, ke «dum en la analoga mondo la vivo malhavas aŭtorrajton, en la cifereca mondo la vivo estas ligita al la aŭtorrajta leĝo»[^196], frazo kiu montras iun animon de tiuj jaroj, en kiuj la unua politika kaj jura afero en la reto estis ĉirkaŭ la elŝuto: ĝia laŭleĝeco aŭ ne, ĝia efiko en la konstruado de la scio, en la aliro al la informo, en la produktoĉeno de la artoj, en la daŭripovo de kulturaj projektoj, en la neceso de reformo de la aŭtorrajtaj leĝoj, por ke ĉi tiuj ne plu krimigu kutiman praktikon de milionoj da homoj.

[^195]: Larĝbenda estas koncepto utiligita por ĝenerale difini konektojn pli rapidajn ol tiuj ŝaltitaj per analogaj modemoj de kbps. La rekomendo de la Internacia Telekomunika Unio difinas larĝbendon kiel kapablecon elsendi pli grandan ol 2 aŭ 5 megabitoj dum sekundo. La vario de tio, kio estas konsiderata larĝbenda ĉirkaŭ la mondo, estas tamen diversa; Kolombio estigis minimuman rapidecon de 1024 kbps kaj Usono de 25 mbps ekzemple. En Brazilo ankoraŭ ne estas konsento, kiu diras, kiu estas la minimuma rapideco, por ke konekto estu konsiderita larĝbenda. Fonto: https://pt.wikipedia.org/wiki/Banda_larga. [^196]: Lessig, Code and Other Laws of Cyberspace, p. 192.

La grandaj perantoj jam cititaj, reprezentitaj de organizoj, kiuj havis sufiĉe da mono por dungi diversajn advokatojn kaj iri ĝis la fino en ĉiu ajn jura proceso, naskis en la juro iujn idolojn de la libera kunhavado en la reto, kiel okazis kun la retejo de torrents The Pirate Bay (TPB). Premitaj de firmaoj ligitaj al Motion Pictures Association (MPAA), prokuroroj svedaj, hejmlando de The Pirate Bay, prezentis akuzojn je la 31-a de Januaro de 2008 kontraŭ Fredrik Neij, Gottfrid Svartholm kaj Peter Sunde, kiuj administris la retejon, kaj Carl Lundström, sveda komercisto, kiu financis ekde la komenco TPB, por helpi disponebligi enhavojn kun aŭtorrajtoj. Ili estis kondamnitaj je la 17 de Aprilo de 2009 al mallibereja puno de unu jaro kaj pago de 2,7 milionoj da eŭroj al la firmaoj reprezentitaj de MPAA, kiel 20th Century Fox, Columbia Pictures, Warner Bros, EMI, inter aliaj. La kazo havis apelacion en 2010, kiu malpliigis la malliberejan tempon de ĉiuj la akuzitoj (4 ĝis 10 monatoj). Post kelkaj jaroj forkurante ili plenumis siajn punojn kaj ekde 2015 estas liberaj. La retejo, kiu kune aldonis ligilojn, sed ne gastigis la enhavojn protektitajn per pretenditaj aŭtorrajtoj, estas aktiva danke al diversaj speguloj[^197].

[^197]: Pri la kazo vidu la dokumentan filmon The Pirate Bay: Away from the Keyboard, reĝisoritan de Simon Klose kaj eldonitan en 2013, tute disponeblan en https://www.youtube.com/watch?v=eTOKXCEwo_8, kaj la paĝon en Vikipedio https://en.wikipedia.org/wiki/The_Pirate_Bay_trial.

En la 2000-a jardeko la organizoj ligitaj al la peranta industrio igis ankaŭ kutimaj kontraŭpiratecajn kampanjojn, en kiuj ili insistis kompari dosieron, kopieblan kaj ne rivalan, kun fizika havaĵo kiel KD aŭ DVD; ke filmo elŝutita estis unu DVD malpli vendita kaj, tial, oni helpis malsatige «mortigi» artistojn[^198]; ke la pirateco «finis la emocion», ĉar la elŝutita dosiero ne havis la saman kvaliton kiel tio, kion oni vidas en DVD aŭ en la kino[^199]; ke, «Kiam vi elŝutas MP3-dosierojn, vi ankaŭ elŝutas komunismon», en bildo hodiaŭ historia, en kiu Lenin vestita kun armea uniformo kaj diabla kapo aperas apud blanka junulo kun aŭdilo kontraŭ komputilo. Estis aliaj similaj motoj en kampanjoj, sed neniu ĉesigis la kunhavadon de dosieroj; fermi retejon estis kiel mortigi kapon de Hidro de Lerno, alia kreskis en ĝia loko. Sed tamen tio servis por kaŭzi la detruon de multaj kopioj, la malfermadon de retejojn, la procesadon de homoj kaj, ĉefe, por montri al la industrio de la kultura perantado — precipe kinaj kaj videaj studioj kaj distribuistoj por televido, registristoj kaj distribuistoj de muziko kaj libraj eldonistoj—, ke ne estus tiel, kiel ili finus la kunhavadon de dosieroj.

[^198]: Ekzemplo disponeblas en https://baixacultura.org/propagandas-antipirataria-3. [^199]: Moto de kampanjo de Honour Intellectual Property (HPI), kiu prezentis kiel heroon Superviron, la Feran Homon kaj aliajn savantajn la mondon kun la vortoj, en la angla, «Piracy kill the real thrill». Pli da detaloj en https://baixacultura.org/propagandas-antipirataria-o-retorno-2.

En la 2000-a jardeko ankaŭ disvastiĝis la ideo liberigi jam ekzistantajn kulturajn kaj edukadajn havaĵojn por ilia uzo, kunhavado kaj reproprigo. En la edukado, post 2002, la jam citita internacia komunumo REA naskiĝis kun celo instigi la aliron, uzon kaj reuzon de edukadaj havaĵoj. En la muzeoj, librejoj kaj memorinstitucioj estis simila movado per la adopto de la permesiloj Creative Commons speciale kiel moto por igi la kolektojn de tiuj institucioj pli alireblaj, konektitaj kaj disponeblaj, por ke la uzantoj povu kontribui, partopreni kaj kunhavi ilin[^200], en la movado nomita Open GLAMP (Gallery, Library, Archive, Museum). Kun radikoj en la etikaj principoj de la libera programaro kaj tiuj rekombinaj de la libera kulturo, ambaŭ iniciatoj konkeris spacon en diversaj institucioj kaj registaroj en diversaj lokoj el la planedo kaj de la plej diversaj ideologioj. Ili estis, en 2020, post multe da organizado, malvenkoj kaj lernado dum la vojo, la ejoj, kie oni pleje leĝe trovas liberajn verkojn.

[^200]: En «Os 5 princípios do Open Glam», Creative Commons br, 24 Sep. 2019. Disponebla en https://br.creativecommons.org/os-5-principios-do-open-glam.

V.

La movado de la libera kunhavado de dosieroj en la reto krimigita kiel pirateco komencis malgrandigi sian forton nur en la sekva jardeko, kiam eniris du grandaj agantoj, kiuj kune ŝanĝis la Interreton en ion tre malsaman ol tiu de la unuaj jaroj. Unue estis la servoj de streaming, kiuj malkutimaj en la 2000-aj jaroj, iĝis baza monata investo, kiel akvo kaj lumo, por milionoj da mezklasaj familioj en diversaj lokoj de la mondo post la 2010-aj jaroj; kaj kiuj havis ankaŭ, kiel gravas substreki, kiel helpon la konsiderindan kreskon de la rapideco en la Reto en tiu periodo, kun fibrooptiko, kiuj ebligas rapidecon almenaŭ centoble pli granda ol en la komenco de la 2000-aj jaroj.

La sama industrio, kiu iniciatis kontraŭpiratecajn kampanjojn, sciis aŭskulti peton faritan de kelkaj, kiuj uzis la torrents por havi aliron al diversaj mondaj kulturaj kreaĵoj: faru pli bone kaj mi pagos[^201]. Ili kreis platformojn (aŭ alligis al ili) kun multe da muziko, filmoj kaj serioj facile, malmultekoste disponeblaj en amika interfaco, jam subtekstigitaj en multaj lingvoj (ĉe la filmoj kaj serioj), kun algoritmoj pli kaj pli potencaj, kiuj lernis la ŝatojn de la homoj kaj indikis aliajn produktojn, kiujn la abonanto povus voli pli kaj pli precize. Ili funkciis eĉ en la diversaj aparatoj (poŝtelefonoj, tabulkomputiloj), kiuj iĝis pli kaj pli malgrandaj, pli potencaj kaj popularaj kaj tial atingis kaj gajni tiujn, por kiuj estis malfacile elŝuti filmon (aŭ muzikaĵon) kaj legalizi la retan kulturan konsumon, ĉar ĉio, kio estas en Netflix, en Spotify, en Amazon Prime kaj en Deezer, kelkaj el la plej popularaj el tiuj servoj en 2020, estas disponebligita kun permeso de la leĝo[^202]. Ili ne ĉesigis la samtavolan elŝuton, per torrent, sed igis tiun opcion pli peniga, limigita al pli malgrandaj grupoj — en la komenco de la 2020-a jarcento ankoraŭ nombro rimarkinda (kaj malfacile mezurebla) de homoj, sed konsiderinde malpli granda ol en la antaŭaj jardekoj.

[^201]: Pri tiu ideo legu «Faça melhor que eu pago: desafio à indústria», Leo Germani, 10 Jan. 2010. Disponebla en https://web.archive.org/web/20210226091135/https://leogermani.com.br/2010/01/10/faca-melhor-que-eu-pago-desafio-a-industria/. [^202]: Deak; Foletto, op. cit.

La dua aganto, kiu aperis kaj malpliigis la movadon de la libera kunhavado en la Interreto, estis la sociaj retejoj, unue Orkut (eldonjaro: 2004), poste MySpace (inter 2005 kaj 2008 la plej populara retejo de la planedo) kaj fine, kaj en pli granda skalo, Facebook (100 milionoj da uzantoj en 2008, 2500 milionoj en 2020). Retumi en la Interreto estis komuna frazo en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj por difini la kutimon eniri en retejon kaj el tiu iri al alia, kaj al alia, kaj al alia, ĝis perdiĝi, horojn poste, en paĝo, al kiu oni ne bone sciis kiel alvenis. Flanêur digital estis alia esprimo uzita por identigi tiun promenanton sen direkto tra la Reto, kiu perdiĝis en la anguloj de la blogoj kiel piediranto tra la stratoj de la grandaj urboj. Facebook speciale ŝanĝis tiun movadon; alportis la tutan urbon, por ke la promenanto piediru sen eliri el la loko. Urbo konstruita de unu sola privata firmao, kiu per ĉiu movo farita de ĝiaj loĝantoj produktis datumon, kiu rekombinita kun aliaj miloj iĝis tre profita por esti komercigita de la firmao — la «nafto» de la 21-a jarcento, laŭ esprimo, kiu iĝis kliŝo en la paroloj de regantoj kaj studantoj de la estonteco apud alia kiu ankaŭ iĝis ĝenerala post la 2010-aj jaroj: big data.

Paroli kun homoj, skribi, publikigi, foti, vidi videojn kaj labori, aktivecoj kiuj antaŭ estis faritaj en malsamaj lokoj de la reto, komencis povi esti faritaj en sola loko, Facebook — kiu poste, kun planoj ĉiam pli ambiciaj krei paralelan Interreton en siaj domajnoj, transformiĝis en du, per la aĉeto de Instagram (en 2012, kontraŭ 1000 milionoj da usonaj dolaroj), kaj en tri, per WhatsApp (en 2014, kontraŭ 16 000 milionoj da usonaj dolaroj^203). Kune kun aliaj de la nomitaj kiel big techs (Google, Amazon, Apple kaj Microsoft), la firmao kreita de Mark Zuckerberg ŝanĝis la manieron, kiel la homoj produktis kaj konsumis informon en la Interreto. Ĝi komencis diri kie, kiel kaj per kiu formo la informo moviĝu en la Reto — kaj ne plu estis la retejoj, torrents kaj blogoj kreitaj por la libera kunhavado de dosieroj, sed sola spaco fermita, rigardita, monopoligita, ilo de modulado de opinioj kaj kondutoj laŭ la vojo proponita per la pli kaj pli kompleksaj (kaj sekretaj) algoritmoj[^204].

https://tecnoblog.net/151547/facebook-compra-whatsapp-16-bilhoes-de-dolares [^204]: Vidu Souza; Avelino; Amadeu; A sociedade de controle: manipulação e modulação nas redes digitais.

Tio estis la fino de la mallonga somero de la libera Interreto[^205] kaj la komenco de ia postebrio de Interreto[^206], en kiu kritikoj al iuj naivaj kondutoj adoptitaj en la du unuaj jardekoj de la reto iĝis kutimaj — inter ĉi tiuj al la libera kulturo kaj specife al rajtocedo. La hispana sociologo César Rendueles, en libro, kiu estas entute analizo pri la kredo ciferecfetiĉisma, ke la Interreto solvos ĉiujn niajn sociajn, ekonomikajn kaj politikajn problemojn (Sociofobia, 2016), savas gravan aspekton en tiu postebria kritiko: la libera disvastiĝo de informo kaj kunhavado de dosieroj ankaŭ povas esti rigardita kiel kompleta senreguligo, proksima al tio, kio okazas en la libera merkato — kiu estis la kialo de la kreado de la aŭtorrajto kaj de la unua propono de Lessig pri libera kulturo. Ĝi havas do rilaton kun la universaligo de la kapitalisma merkato disvolvita post la 19-a jarcento kaj disvastigas la «dogmon, ke la socia kunlaboro naskiĝas spontanee el individua interago egoisma, sen neceso de iu institucia mediacio»[^207].

[^205]: Ĉi tiu esprimo devenas el remix de O curto verão da anarquia, de Hans Magnus Enzensberger, adaptita de Paulo José Lara (vulgo Pajeh) el drinkeja konversacio en 2019 en São Paulo, kun la nomo de iu projekto, kiu venos. [^206]: En 2018 mi resumis tiun ideon en teksto nomita «Ressaca da internet, espírito do tempo», verkita en BaixaCultura. Peco: «Mi ne sciis, aŭ mi ne volis kredi, aŭ mi ne volis skribi nek publike paroli, ke mi ne kredis, ke la grandaj agantoj de la Interreto ŝanĝis la Interreton en tion, kio hodiaŭ ĝi estas: fermita spaco, kie ni mem estas malliberaj en algoritmaj privataj vezikoj, kies funkciadon malmulte aŭ neniel konas — kaj nur en unu jaro, per Trump kaj la Briteliro, ni komencas vidi la fatalajn eblecojn de tiu funkciado inter homoj kaj teknikaj sistemoj kiel Facebook por la politiko». Disponebla en http://baixacultura.org/ressaca-da-internet-espirito-do-tempo. [^207]: Rendueles, Sociofobia: mudança política na era da utopia digital, p. 94.

La ciferecfetiĉisma kredo kritikita de Rendueles estis tre populara en la unuaj jaroj de la Interreto kaj formis manieron pensi ankoraŭ hodiaŭ dominantan en la teknologiaj novaĵoj kaj en la diskurso de la ciferecaj startups. Konata teksto de tiu epoko montras tion klare: «La deklaracio de sendependenco de la Retlando»[^208], publikigita je la 8-a de Februaro de 1996, verkita de John Perry Barlow — unu el la kreintoj de EFF kaj instiganto de Creative Commons — por respondi al ago, kiu reguligis la telekomunikadojn en Usono kaj unue inkludis la Interreton[^209]. «Registaroj de la Industria Mondo, pezecaj gigantoj de karno kaj ŝtalo, mi venas de Retlando, la nova hejmo de Menso. En la nomo de la estonteco, mi petas al vi de la pasinteco, lasu nin trankvilaj. Vi ne estas bonvenaj ĉe ni. Vi ne havas suverenecon, kie ni kunvenas»[^210].

[^208]: Barlow, «Deklaracio de sendependenco de la Retlando» en la Monda Ekonomia Forumo, Davos, Svislando, 8-a Feb. 1996. Disponebla en https://eo.wikisource.org/wiki/Deklaracio_de_sendependenco_de_la_Retlando]. [^209]: Estinte unu el la kreintoj de la Electronic Frontier Foundation (EFF) en 1990, Barlow akompanis kaj skribis pri ekonomiaj, politikaj kaj teknologiaj aferoj de la Interreto en tiu epoko. La deklaracio estas teksto, kiu servis kiel bazo por alia rimarko nomita «La ekonomio de la ideoj», publikigita en Januaro de 1994 en la revuo Wired (https://www.wired.com/1994/03/economy-ideas), kaj li estis invitita fari projekton nomitan 24 Hours in Cyberspace, eventon, kiu havis kiel celon kunvenigi fotistojn, ĵurnalistojn, eldonistojn, programistojn kaj desegnistojn por krei, en la tago 8-a de Februaro de 1996, kunlaboran «tempokapsulon» de la interreta vivo de la epoko. Fonto: https://en.wikipedia.org/wiki/24_Hours_in_Cyberspace#cite_note-4. [^210]: Ibidem.

Ĝiaj unuaj vortoj jam portas, kiel en manifesto, utopian kaj idealigitan vidon, ke Interreto estas io ekstera al la socio, esprimitan pli evidente en alia tekstparto: «Ni formas nian propran socian kontrakton. Tiu rego leviĝos laŭ kondiĉoj de nia mondo, ne de via. Nia mondo estas malsama. [...] Viaj juraj konceptoj de posedaĵo, esprimo, identeco, movado, kaj kunteksto ne aplikeblas al ni. Ĉiuj ĉi baziĝas sur materio, kaj ĉi tie ne ekzistas materio»[^211].

[^211]: Ibidem.

Barlow, ankaŭ poeto kaj kantisto de unu el la grupoj plej konataj de la hipia kontraŭkulturo de la Okcidenta Marbordo de Usono, Grateful Dead, sciis interpreti la novaĵon, kiu la Interreto signifis en la historio de la homaro kaj ĝojis pri la promeso, ke tiu libereco bondirekte transformu la tutan socion.

Ni kreas mondon, kien ĉiuj rajtas eniri sen privilegio aŭ antaŭjuĝo akordita pro raso, ekonomia potenco, milita forto aŭ naskiĝloko.

Ni kreas mondon, kie iu ajn, ie ajn rajtas esprimi siajn kredojn, egale kiel neordinarajn, sen timo iĝi devigita al silentado aŭ konformeco.

[...]

Niaj identecoj ne havas korpojn, do, malkiel vi, ni ne povas atingi ordon per fizika devigado. Ni kredas, ke de etiko, de klerigita memintereso, kaj de la komuna boneco, nia registaro altiĝos. Niaj identecoj eblas disiĝataj trans multaj el viaj jurisdikcioj.[^212]

[^212]: Ibidem

Alia tiama teksto, verkita por cifereca angla revuo nomita Mute Magazine[^213] en 1994, iĝis konata analizante tiun teknoutopian ideon: La kalifornia ideologio, de Richard Barbrook kaj Andy Cameron. La ideologio mem estas miksaĵo de kontraŭaŭtoritataj kaj bohemiaj sintenoj de la hipia kontraŭkulturo de la Okcidenta Marbordo de Usono kaj de la teknologia utopiemo (alia nomo por ciferecfetiĉismo) kaj la ekonomia (nov)liberalismo. Iom nekutima miksaĵo — «kiu pensus, ke miksaĵo tiel kontraŭdira de teknologia determinismo kaj libertarianisma individuismo iĝus la hibrida ortodokseco de la cifereca epoko?»[^214] —, kiu formas la spiriton de la big techs de la 1990-aj jaroj kaj poste kaj nutras la komprenon, ke ĉiu povas esti «hip and rich» [moderna kaj riĉa]. Por tio sufiĉis kredi en via laboro kaj havi fidon, ke la novaj informaciaj teknologioj emancipos la homon pliigante la liberecon de ĉiuj kaj malpliigante la povon de la burokrata ŝtato[^215].

[^213]: Barbrook; Cameron, The Californian Ideology. Mute, v. 1, n. 3, 1-an Sep. 1995. Disponebla en https://www.metamute.org/editorial/articles/californian-ideology. [^214]: Barbrook; Cameron, A ideologia californiana, p. 10. [^215]: Ibidem.

La vortoj de Barbrook kaj Cameron en 1995 estas, preskaŭ du jardekojn poste, precizaj kaj antaŭvidaj:

Unuflanke ĉi tiuj pintoteknologiaj metiistoj ne nur kutimas esti bone pagitaj, sed ili ankaŭ havas konsiderindan aŭtonomecon pri sia labora ritmo kaj laborejo. Rezulte, la kultura limo inter hipio kaj la «homo de organizo» iĝis tre malklara. Tamen aliflanke tiuj laboristoj estas ligitaj al la kondiĉoj de siaj kontraktoj kaj ne havas garantion de daŭra laboro. Sen la libera tempo de la hipioj la laboro iĝis la unua vojo de memkontenteco por granda parto de la «virtuala klaso».[^216]

[^216]: Ibidem.

La kalifornia ideologio spegulas kaj la disciplinojn de la merkata ekonomio kaj la liberecojn de la «hipia metiisto», hibrido kunigita per fido, kelkfoje blinda, ke la cifereca teknologio solvos la problemojn kaj kreos egalecan socion, kaj ke sen privilegioj aŭ antaŭjuĝoj, kie, kiel tion tre bone reprezentas «La deklaracio de sendependenco de la Retlando», de Barlow, ĉiuj povu esprimi siajn opiniojn sen, ke gravu, kiel neordinaraj kaj malsamaj ili estas.

Per la pliboniĝo de la elsendfluo kaj de la sociaj retejoj oni vidis pli klare, ke socio, kie la teknologioj de la informacio enrete konektitaj ĉion solvas, ne necese estas pli bona, kaj povas esti multe pli malbona. Forta algoritma sistemo, kiu, kiel deus ex machina, estus alvokita por solvi ĉion, fine defendas kredon ankaŭ konatan kiel tendencon al teknologiaj solvoj — ideon, ke sufiĉas programo, algoritmo, pli da teknologio, por solvi kaj ripari ĉiujn la problemojn de la mondo. Estas la serĉo de magia, rapida kaj supozeble sendolora eliro, kiu forĵetas la instituciajn alternativojn aŭ tiujn kreitajn de la organizado de la civila socio, pli malrapidajn kaj kompleksajn, kaj kiu povas esti aĉetita finfarita, proponita de firmaoj kreitaj aŭ iel konektitaj al la servoj provizitaj de la big techs. Vojo, kiu dum la pandemio de la nova kronviruso en 2020 iris tra speco de akcela rapidega tunelo, kun la disvastiĝo de programoj, kiuj taksis ekzemple la movojn de la homoj en kvaranteno, aŭ spuris kaj elektis, kiu povus eliri aŭ ne eliri el la hejmo, uzante kolektitan kaj per privataj algoritmoj pritraktitan datumaron[^217]. La samaj datumoj uzitaj por io konsiderita kiel pozitiva, ĉar trafas la sanon de la tuta socio — la kontrolon de la movado de homoj, kiuj povas transdoni viruson —, povas ankaŭ esti uzitaj por eĉ pli granda entrudiĝo de reklamoj de tajloritaj produktoj. Kio generas eĉ pli da klasifiko — kaj sekva ekskludo — de homoj laŭ iliaj konsumkutimoj en Interreto kaj akcelas la enretan gvatadon de ĉiuj kutimoj de homo en la reto.

[^217]: Raporto de Sam Biddle, «Coronavírus traz novos riscos de abus de vigilância digital sobre a população». The Intercept, 6-an Apr. 2020, disponebla en https://theintercept.com/2020/04/06/coronavirus-covid-19-vigilancia-privacidade, diras, ke en Sud-Koreio, en Tajvano kaj en Israelo, la aŭtoritatoj uzis poziciajn datumojn de saĝtelefono por devigi individuajn kvarantenojn. Palantir, firmao dungita de la NSA de Usono, helpis la Nacian Sanservon de Britio spuri infektojn. Programoj, kiuj profitas el la granda precizeco de la sensiloj estantaj en la saĝtelefonoj por devigi socian malproksimiĝon aŭ mapumi la movojn de la infektitaj, estis uzitaj en Singapuro, Pollando kaj Kenjo. En Brazilo, unu el la ĉefaj provizantoj de retkonekto, Vivo, diras, ke ĝi malspurebligas la poziciajn datumojn de siaj uzantoj, sed praktike eblas lokalizi ilin, kio malobservas la individuajn rajtojn influante la privatecon de ĉiu homo sen permeso nek scio, kiel montras raporto de Tatiana Dias en The Intercept Brasil: «Vigiar e lucrar» (https://theintercept.com/2020/04/13/vivo-venda-localizacao-anonima). Tiuj samaj poziciaj datumoj estis donitaj al firmaoj kaj registaroj por la monitorado de la pandemio en Brazilo.

Krom riski eĉ pli la privatecon de la uzantoj, teknologiaj finfaritaj solvoj, produktitaj de privataj firmaoj kaj aĉetitaj kiel savantaj fare de registaroj, ne tuŝas tion, kio estiĝis kiel la centra institucio de la moderna vivo: la merkato[^218]. La kritiko de Rendueles al la aŭtorrajto rilatas ankaŭ al la fakto, ke la ĉefa solvota problemo per ĝi estas la rompo de la baroj de libera disvastiĝo de la informo kaj la aliro al kulturaj havaĵoj sen, tamen kaj plej multfoje, tuŝi la sociajn kondiĉojn de tiu merkato. La maniero, per kiu la jam citita viva energio de la homoj komencas esti ekspluatita de firmaoj, kiuj ne traktas ilin plu kiel laborantojn, sed kiel kontribuantojn, interŝanĝante laborajn rajtojn historie konkeritajn kontraŭ supozata libereco elekti viajn laborajn horojn, tendencis esti, dum granda parto de la ekzisto de la aŭtorrajto ĝis hodiaŭ, malĉefa problemo. La fonto de la problemoj elektita ne estis la informacia merkato nek la labora merkato, sed la limoj al la disvastiĝo kaj la uzo de la informo[^219]. Alia aspekto de la kritiko al la rajtocedo estas, ke pli da aliro al la informo aŭ pli da verkoj elŝutitaj ne necese signifas kritikan konscion. La misinformado kaj la kreskado de merkato de malveraj informoj (fake news) estis, tiel kiel la disvastiĝo de la cifereca aktivismo[^220], unu el la rezultoj de la «liberigo de la informosendanta loko», por ke ĉiu ajn — kun aliro al Interreto — povu paroli en blogo, retejo aŭ profilo en sociaj retejoj. Estas rezulto, kiu estas rekta frukto, ke la merkato (speciale de programaroj kaj teknologiaj produktoj) restas netuŝebla, sen ŝtata reguligo aŭ ekstera ekvilibrigo, kio en la lastaj jaroj estigis sekvojn kiel la disvastiĝon de la malveraj informoj kaj la uzon de tiuj en la marionetigado de homgrupoj por politikaj-balotadaj celoj, kiel okaze de la balotoj kaj de Donald Trump en Usono en 2016 kaj de Jair Bolsonaro en Brazilo en 2018.

[^218]: Morozov, Solucionismo, nova aposta das elites globais, Outras Palavras, 23-an Apr. 2020. Disponebla en https://outraspalavras.net/tecnologiaemdisputa/solucionismo-nova-aposta-das-elites-globais. [^219]: Rendueles, op. cit., p. 87. [^220]: Cifereca aktivismo estas difino, kiu, popularigita en la 90-aj kaj 2000-aj jaroj, rilatas al la respondaj movadoj, kiuj «pliigis la publikan konscion pri la influo de la amaskomunikiloj kaj instigis la postulojn por demokratiiĝo kaj publika aliro al la komunikiloj», kiel diras la esploristino Stepania Milan, «When Algorithms Shape Collective Action: Social Media and the Dynamics of Cloud Protesting», en Social Media + Society. En kelkaj okazoj ĝi estas uzita kiel sinonimo de alternativaj komunikiloj kaj civitanaj komunikiloj, inter aliaj terminoj. Pri la eblaj difinoj de cifereca aktivismo mi verkis tekston (Foletto, «Midiativismo, mídia alternativa, radical, livre, tática: um inventário de conceitos semelhantes»).

La rompiĝo de ĉiuj eniraj baroj de aliro al la parolo en la reto nutris tion — kaj estis nutrita de ĝi —, kion la sciencisto kaj verkisto Jaron Lanier nomas Bummer (Behaviors of User Modified Made into an Empire for Rent[^221]), statistika maŝino (estanta en la sociaj retejoj kaj en la algoritmoj de elsendfluo ekzemple), kiu vivas en la komputilaj nuboj kaj sub la preteksto organizi la informon de la mondo, modifis la kondutojn de miloj da homoj. La Bummer, diras Lanier, klopodas «optimumigi la vivon», kaj farante tion, egaligas ĉiajn informojn: tio, kio gravas, estas la disvastiĝo de datumoj, estu ili kio ajn. Estas en tiu kunteksto, kie la disvastiĝo de la malveraj informoj iĝas kutima, akirante pli da interŝanĝvaloro ol la veraj, estante pli malmultekoste produkteblaj kaj eble pli facile disvastigeblaj, direktitaj laŭ la interesoj de specifaj grupoj por plifortigi iliajn antaŭajn perspektivojn pri la realeco[^222]. En tiu okazo «pli proksima al reakcia koŝmaro ol al komunumeco», kiel diras Rendueles[^223], ne hazarde estis diskutitaj la manieroj ŝtate reguli la big techs, speciale en la Eŭropa Unio kaj en Usono, uzante leĝojn de protekto de personaj datumoj, proponojn pri moderigo de la disvastiĝo de malveraj informoj en la sociaj retejoj kaj impostadon al la profitoj de la big techs[^224]. Estas kurioze rimarki, ke tiuj proponoj de reguligo jam estis, inter aliaj lokoj, en diversaj pecoj de la jam citita eseo de Barbrook kaj Cameron, de 1995, kiu indikas ciferecan estontecon kiel miksaĵon de «ŝtata interveno, kapitalisma entreprenado kaj faru-mem-kulturo»[^225].

[^221]: Lanier ĝin difinas en Dez argumentos para você deletar agora suas redes sociais, libro kiu proponas ferocan kritikon al la sociaj retejoj, la ĉefaj ekzemploj de agado de tiu statistika maŝino. En la p. 44 li uzas kuriozan formulon por memori la erojn de Bummer, disvolvante ĉiun en la sekvaj paĝoj de sia libro: «A de akiro de atento, kiu levas al aĉula supereco; B de enmiksiĝi [butt into] en la vivo de ĉiuj; C de premi [cramming] enhavon en la gorĝon de la homoj suben; D de direkti la konduton de la homoj per la maniero plej ruza kiel eblas; E de gajni [earning] monon permesante, ke la plej malbonaj aĉuloj ĉagrenu ĉiujn aliajn; F de falsa grego kaj falsanta socio». [^222]: La analizo de la valoro de la vera ĵurnalisma informo kaj la disvastiĝo de malveraj novaĵoj per la oligopoloj de la ciferecaj teknologioj estas unu el la fokusoj, kiun la profesoro kaj esploristo Elias Machado prilaboris por sia libera instrua disertacio en la UFSC. Li ĝin publike diskutis en siaj propraj sociaj retejoj kaj antaŭe diris ĝin al mi, en iuj virtualaj konversacioj, el kiuj mi vortigis tiun pecon. [^223]: Rendueles, op. cit., p. 102. [^224]: Pri impostado: en 2020 Eŭropo estigis impostan pakon, kies instrumentoj celis garantii, ke la landoj de la bloko interŝanĝu informon pri la enspezoj generitaj de vendoj en retaj platformoj, kiu estos efektivigita en la sekvaj jaroj. Fonto: https://www1.folha.uol.com.br/mercado/2020/07/europa-lanca-pacote-tributario-para-apertar-cerco-a-gigantes-digitais.shtml. [^225]: Barbrook; Cameron, op. cit., p. 37.

VI.

La elekto de la movado de la libera kulturo trakti la baron al la aliro al la informo kaj al la scio kiel ĝian ĉefan aferon havas kelkajn motivojn, el kiuj iuj jam estis prezentitaj ĉi tie, granda parto de tiuj rilata al la afero de la fako, el kiu devenas la termino, la produktado de programoj. Por Rendueles, kaj ankaŭ Dimitry Kleiner en The Telekommunist Manifesto (2010), la rajtocedo fiaskis, ne kompreninte la implicitajn diferencojn inter la programaro kaj la libera kulturo. En la unua, la sociaj kondiĉoj de pago de la programistoj de programoj, ekzemple, ne kutimas esti dependaj de la vendo po unuo de produkto (programo), sed de daŭra servo, disvolviĝo, agordigo kaj prizorgado, inter aliaj manieroj pli kompleksaj, kiuj implicas la vendon ligitan al aliaj produktoj. Estas praktiko en la fako de programado de programoj liberigi kodon kaj vendi servojn sur ĝi ankaŭ, ĉar tiu procedo, krom aparteni al maniero kunlabora kaj fragmentigita, per kiu programo estas produktita ekde sia komenco[^226], ne malhelpas la rekompencon de iliaj programintoj. Ne nur eblas liberigi kodon kaj vendi servojn sur ĝi paralele, sed ankaŭ ekzistas merkato de malfermitaj teknologioj, inspirita en la ideo de la malfermitkoda movado, en kiu unu el la ĉefaj agantoj estas Microsoft, historia oponanto al la libera programaro[^227].

[^226]: «La programado de programoj povas kaj devas esti fragmentigita. Estas granda mito pri sendependaj programistoj laborantaj en iliaj garaĝoj nokte, sed la vero estas, ke la divido de la projekto en problemaro kolektive solvota en speco de muntĉeno ne estas opcio, sed estas teknika neceso». Rendueles, op. cit., p. 90. [^227]: Teksto de la Linux Foundation klarigas kiel funkcias la malfermitkoda laboro de Microsoft: Baker, The Open Source Programa at Microsoft: How Open Source Thrives, The Linux Foundation, 2-an mar. 2018, disponebla en https://www.linuxfoundation.org/blog/2018/03/open-source-program-microsoft-open-source-thrives.

En tiu aspekto la situacio de la kulturo estas iom malsama. Laboristoj de la branĉo, kiel muzikistoj, plejparte nesalajrataj aŭtonomuloj (malsame ol la programistoj de programoj), havas kiel ĉefan fonton de enspezoj la apartan ludadon de siaj verkoj tujelsende (shows) kaj procenton por verko vendita[^228]. La liberigo de muzikaĵo kaj la vendo de servoj sur ĝi, tiel kiel per la programoj, eblas ankoraŭ — kaj praktiko de multaj artistoj, ĉu pro etikaj principoj ĉu, ĉefe, kiel «logaĵa» maniero por vendi shows. Sed, ne estante salajrataj kiel la programistoj de programoj, estas pli malfacile, ke ekzistu arigita servo ofertota, kiu kompensu sian koston. Por Rendueles kaj Kleiner, liberigi senpage la informon uzitan por la produktado de programo — aŭ kodo — ne ŝanĝas la rekompencon (en la plejparto de la okazoj jam garantiitan) de iliaj produktantoj, dum tute kaj senkoste disponebligi muzikan informaĵon — muzikaĵon aŭ diskon — modifus la gajnojn de sendependa muzikisto. Ĉi tiu argumento, diras Rendueles, estis unu el tiuj, kiuj limigis la disvastiĝon de la liberaj permesiloj bazitaj sur la rajtocedo por la kultura branĉo.

[^228]: Rendueles, op. cit., p. 86.

Estas ankaŭ en tiu situacio grava escepto: licenci kulturan verkon por modifado kaj ankaŭ por komercaj uzoj, kiel la rajtocedo proponas ĉefe por la programaro, povas iĝi, praktike, malmulte racia por muzikistoj kaj aliaj sendependaj artistoj. Kiom ajn da kreemeco estu en la skribado de kodlinioj, ĝi estas komandaro plenumota per maŝino, intelekta produkto, kiu havas specifan funkcion, kiu dependas de alia aĵo por esti farita. Ne necesas diri, ke artverko kiel muzikaĵo aŭ filmo havas kiel celon estetikan aŭ distran aprezon, kiu ne kutimas esti nur funkcia. Programo kaj kultura verko estas aĵoj de malsamaj naturoj, produktitaj per manieroj kaj por celoj malsamaj, kio signifus, ke ankaŭ iliaj produktantoj ne devus esti traktitaj same.

Stallman mem komentas la aferon: «por la noveloj, kaj precipe por verkoj uzataj kiel distro, la teksta nekomerca redistribuo povus esti sufiĉa libereco por la legantoj»[^229]. La proponanto de la rajtocedo argumentas, ke tia verko, kiel ankaŭ laboroj, kiuj informas pri la pensoj de homo (memoraĵoj, opiniaj kaj sciencaj artikoloj), devus havi limigitajn eblecojn de uzo, ĉar ili estas malsamaj ol verkoj, kiujn li kategoriigas kiel «funkciajn», al kiuj apartenas receptoj, edukadaj verkoj kaj la programoj. Li do defendas, ke, en la okazoj de verkoj estetikaj kaj kiuj informas pri la penso de iu, havi liberecon fari kopiojn ja sufiĉus, por ke ĉiu ajn povu kunhavigi kiel kaj kie li ŝatu, malpermesante la komercan uzon kaj iujn eblecojn de modifo de la verko, kiuj povu modifi aŭ misprezenti la vidmanieron proponitan de ĝia aŭtoro. Tiu perspektivo de Stallman prezentas la rajtocedon kiel ideon, kiu ne volas detrui la aŭtorrajton, sed reformi ĝin, inkluzive kun kelkaj argumentoj, kiuj reprenas denove ĝian komencon en la 18-a jarcento — kiel ĉe la propono, defendita de la kreanto de la libera programaro en la sama teksto, ŝanĝi al dek jaroj la templiman daŭron de la aŭtorrajto[^230]. Per tiu kompreno la aŭtoroj havus teorie manierojn garantii, ke iliaj ideoj ne estu misprezentitaj kaj ke iliaj gajnoj ne estu multe tuŝitaj.

[^229]: En «Malinterpretar el copyright: una sucesión de errores», Stallman, Software libre para una sociedad libre, p. 119. [^230]: Ibidem. Kaj kiel Aracele Torres detalas: «La defendo por redukti la monopolon pri la kopio al dekjara templimo estas, ke tiu redukto havus malmulte da influo pri la hodiaŭa publikigo de verkoj, ĉar li konsideras tiun tempon sufiĉa, por ke sukcesa verko estu profitdona. Krome, laŭ li, la verkoj ĝenerale kutimas esti for de katalogo multe antaŭ tiu templimo» (Torres, op. cit., p. 168).

Alia maniero, pli praktika, por ekvilibrigi la ekvacion de rekompencado de la aŭtoroj kontraŭ respekto al la «originaj» formoj de la ideoj kontraŭ publika aliro al la kreaj havaĵoj de la homaro estas la vido, kiun Kleiner[^231] prezentas per la koncepto de copyfarleft[^232]-permesiloj, kiuj havas regulon por la uzo en la kolektiva produktado kaj alian por la uzo de tiu, kiu uzu dungitan laboron en sia produktado. Al la laboristoj ekzemple estus permesata la uzo, inkluzive komerca, de la kultura verko, sed ne al tiuj, kiuj ekspluatu la dungitan laboron, kiuj estus devigitaj negoci la aliron[^233]. Laŭ ĝia propono «eblus konservi komunan stokon da kulturaj havaĵoj disponeblan por sendependaj produktantoj de la grandaj industrioj de perantado jam nomitaj, sed samtempe malhelpi ĝian eksproprietigon fare de privataj agentoj»[^234].

[^231]: Kleiner, The Telekommunist Manifesto. [^232]: Ĝisdatigita versio de la sama ideo estis nomita copyfair kaj estis difinita de Michel Bauwens, fondinto de la P2P Foundation, kiel «principo, kiu klopodas reenkonduki reciprokecajn postulojn en la merkataj agoj». Ĝi faras tion konservante la rajton kunhavigi scion sen limoj, sed ĝi klopodas submeti la komercadon de tiuj komunaj varoj al ia kontribuo por tiuj komunaj havaĵoj (https://wiki.p2pfoundation.net/Copyfair). Unu el la permesiloj kreitaj kiel ekzemplo de tiu koncepto kaj kun la samaj limigoj de vendo kiel la copyfarleft estas la Peer Production License (https://wiki.p2pfoundation.net/Peer_Production_License), uzata en la branĉo de la komunaĵoj — en Brazilo ĝi estas tiu uzita en la projekto Biblioteca do Comum (https://web.archive.org/web/20220405230116/http://www.bibliotecadocomum.org/). [^233]: Foletto; Martins, Luna, Encontro on-line cultura livre do sul: a produção cultural comunitária para a construção do comum, Contratexto, p. 114. [^234]: Ibidem.

Komuna stoko da kulturaj havaĵoj. Publika havaĵo. Ĉi tie ni alvenas al pli granda diskutkampo, en kiu, ekde la mezo de la 2000-aj jaroj, la libera kulturo multe disvastiĝis: la komuno (procomún en la hispana; commons en la angla[^235]). Vasta koncepto kun longa historia tradicio, kiu direktas al la grekaj[^236], la komuno, historie, difinis kaj resursaron (arbarojn, akvon, aeron, kampojn) kaj aferojn (ilon, maŝinon) kiel socian produkton kaj praktikon. En O comum entre nós, Rodrigo Savazoni uzas la vortojn de Massimo De Angelis, «there is no commons without commoning» [ne estas komuno sen komunigo][^237], kaj tiujn de la brazila esploristo Miguel Said Vieira por difini la komunon kiel «substantivon» (la aro de kunhavigitaj havaĵoj) kaj «verbon» (la ago kunhavigi; commoning, «komunigi»)[^238].

[^235]: Savazoni, op. cit., p. 29-30. [^236]: Savazoni, op. cit., p. 45. [^237]: De Angelis, Introduction. The Commoner, n. 11, p. 1. [^238]: Savazoni, op. cit., p. 39.

Estas multaj la esploristoj, kiuj laboras pri la ideo de komuno. Komencante per «La tragedio de la komunaĵoj», publikigita en 1968 de la ekologo Garret Hardin, kiu analizante la komunan uzon de paŝtejo fare de diversaj gregoj, argumentas, ke komuna administrado de tiu kaj aliaj liberaj komunaĵoj kondukus al ĝia detruo — la solvo estus la privatigo aŭ la ŝtatigo. Kelkajn jardekojn poste Elinor Ostrom alfrontas tiun ideon kaj, per metodaj esploroj de la modeloj de memstara administrado de komunaj havaĵoj kiel alternativo al la privata aŭ ekskluzive ŝtata administrado de la naturaj havaĵoj, gajnis la Nobel-premion de Ekonomikaj Sciencoj en 2009[^239]. Ankaŭ post la jaroj 1990-aj kaj 2000-aj la komuno (re)alproksimiĝas al la politika lukto de la fino de la 19-a jarcento, speciale en la maldekstro de aŭtonoma origino kaj post verkoj (kiel Homamaso) de Michael Hardt kaj Antonio Negri, kiuj disvolvis koncepton de komuno «kiel rezulton de biopolitika praktiko de la homamaso, kiu konstituas sin kiel “malfermitan kaj ekspansiantan” reton, multoblan kaj misforman, larĝan kaj multnombran, kiu agas, por ke ni povu “labori kaj vivi komune”»[^240]. Estas ankaŭ la verko de Sílvia Federici, kiu, precipe en Caliban and the Witch Kalibano kaj la sorĉistino kaj Revolución en punto cero (2013), elvokas la gravecon de la ina laboro por konservi la komunaĵojn: «La inoj estis antaŭe en la lukto kontraŭ la enbariligoj, kaj en Anglio kaj en la “Nova Mondo”, kaj estis la defendantoj plej energiaj de la komunaj kulturoj, kiujn la eŭropa koloniigo klopodis detrui»[^241].

[^239]: Poste ŝi kreis la Internacian Asocion por la Studado de la komuno (IASC), kiu hodiaŭ kunigas esploristojn kaj aktivulojn de la komuno en malsamaj landoj. Retejo: https://iasc-commons.org. [^240]: Savazoni, O comum entre nós: da cultura digital à democracia do século XXI, p. 46. [^241]: En Federici, Revolución en punto cero, p. 248. Ĝis nun estas inaj grupoj tiuj, kiuj konservas la komunan proprieton de la kolektivaj vivmanieroj en la montoj de Peruo kaj de afrikaj farmistinoj de vivtenado (kiuj, laŭ Federici, produktas 80% de la manĝaĵoj, kiujn la loĝantaro de la kontinento konsumas), citante du ekzemplojn. La laboro de la historiistino proksimigas la feminismajn studojn de la komuno kaj metas la materiajn reproduktadajn ilojn kiel ĉefajn mekanismojn por «komunigi».

La komuno komencas rilati kun pli da ofteco kun havaĵoj kiel programoj, scio kaj la dosieroj de kulturaj havaĵoj en la reto, kaj ankaŭ kun la sendependaj manieroj administri tiujn havaĵojn de la komunumoj, en la mezo de la 2000-a jardeko, danke al la disvastiĝo de la ciferecaj teknologioj kaj de Interreto. Transformante la programojn en scion de komuna uzo, produktado kaj administrado, la rajtocedo igis la liberan programaron intelekta komunaĵo, diras Benkler en The Wealth of Networks (2006), unu el la unuaj, kiuj parolis pri la komuno de la ciferecaj teknologioj en reto. La intelektaj komunaĵoj estus bazitaj en la cifereca informo disvastigita en Interreto, havaĵoj ne rivalaj, kiuj, konsumitaj aŭ uzitaj de unu homo, ne iĝas nedisponeblaj por esti konsumitaj aŭ uzitaj de aliuloj[^242]. Pro tiu trajto ili kreus novan kunlaboran kaj sur la komunaj kavaĵoj bazitan manieron produkti la scion (commons-based peer production, CBPP), kiu, laŭ la opinio de la aŭtoro, kreus novan ekonomion pli demokratian kaj distribuan ol tiun de la industria periodo.

[^242]: Torres, op. cit., p. 137.

La ellaborado de Benkler estis uzita en la sekvaj jaroj de kelkaj «ekonomikistoj de la komuno», inter ili Michel Bauwens, kreinto de la P2P Foundation, kiu «indikas, ke la ekonomio de la samtavoluloj naskas trian manieron de produktado, de kunregado kaj de proprieto, kiu sekvas la proverbon “de ĉiu laŭ riaj kapabloj, al ĉiu laŭ riaj bezonoj”»[^243]. La libera kulturo tiusence estus la reprezentanto de la kulturaj havaĵoj de tiu tria produktadmaniero (la aliaj du estus, ĝenerale, la kapitalismo kaj la socialismo), kiu «reorganizus la produktadan sistemon ĉirkaŭ la prizorgadon kaj la solidarecon, ĉirkaŭ la egalan interŝanĝon inter samtavoluloj kaj bazitan sur la agado de civitanaj entreprenistoj kies fina celo ne estas la maksimumigo de la profitoj, sed la plibonigo de la sociaj kondiĉoj de ĉiuj»[^244].

[^243]: Savazoni, op. cit., p. 49. [^244]: Ibidem, p. 49.